Hamry (distrikto Klatovy)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hamry |
Hamry | |||
germane Hammern | |||
municipo | |||
Kapeleto super la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hamry | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Klatovy | ||
Administra municipo | Nýrsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava | ||
Rivero | Úhlava | ||
Situo | Hamry | ||
- alteco | 560 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 12′ 55″ N 13° 09′ 38″ O / 49.21528 °N, 13.16056 °O (mapo) | ||
Areo | 36,87 km² (3 687 ha) | ||
Loĝantaro | 118 (2023) | ||
Denseco | 3,2 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1654 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 340 22 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0322 | ||
NUTS 5 | CZ0322 578240 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/hamry | |||
![]() |
Hamry (germane Hammern) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy proksimume 8 km sudoriente de Nýrsko kaj 22 km sudokcidente de Klatovy. Ĝi situas en Šumava, en valo de rivero Úhlava, el okcidento borderita de limregiona Reĝa arbaro. Vivas ĉi tie 118 loĝantoj (2023). Temas pri šumava municipo disigita, sen koneksa konstruareo. La municipo ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas du katastrajn teritoriojn: Hamry na Šumavě kaj Zadní Chalupy.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654. Hamry estis reĝula voktejo, unu el ok en Šumava (ĝiaj loĝantoj estis formale rektaj servutuloj de reĝo).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | 1850 | 1930-aj jaroj | 1950 | 1961 | 1970 | 1971 | 1975 | 1980 | 1991 | 1995 | 2001 | 2005 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj[1][2] | 1225 | 1450 | 309 | 253 | 211 | 210 | 192 | 102 | 101 | 81 | 119 | 129 | 110 |
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Virgulino Maria Dolora, nomata preĝejo de Koller, konstruita en la jaro 1773
- Naturrezervejo Úhlavský luh
- Naturrezervejo Bílá Strž (ensumiganta la plej altan akvofalon sur la ĉeĥa flanko de Šumava)
- Akva rezervujo Nýrsko
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Databáze demografických údajů za obce ČR, Český statistický úřad
- ↑ Hamry, historio kaj nuntempo, Šumava.net
|