El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Všeruby
Všeruby (germane Neumark ) estas kampurbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Domažlice en Regiono Plzeň . Ĝi troviĝas en montpasejo inter monto Jezvinec kaj cismontaro de Bohemia arbaro situanta inter Kdyně kaj urbo Furth im Wald . Vivas ĉi tie 795 loĝantoj (2024). Laŭ la kampurbo estas nomita Všeruba montetaro .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tlumačov , Nová Ves , Kdyně , Mrákov , Pocinovice , Chudenín , Chodská Lhota , Česká Kubice , Eschlkam , Neukirchen beim Heiligen Blut kaj Furth im Wald .
Všeruby sur bildo de Karel Liebscher (80-aj jaroj de la 19-a jarcento)
En Montpasejon Všeruby estas metata fama batalo ĉe Brůdek farita en la jaro 1040 inter la venkinta ĉeĥa princo Břetislav la 1-a kaj la germana imperiestro Henriko la 3-a .
Al la municipo estis la 11-an de marto 2008 renovigita statuso de kampurbo .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 3 340 1880 3 419 1890 3 076 1900 2 965 1910 3 010 1921 2 893
Jaro Loĝantoj 1930 2 773 1950 1 146 1961 950 1970 1 027 1980 931 1991 833
Jaro Loĝantoj 2001 856 2011 796 2014 814 2016 787 2017 779 2018 790
Jaro Loĝantoj 2019 802 2020 819 2021 744 2022 779 2023 795 2024 795
Naskiĝis ĉi tie militkrimulo Siegfried Zoglmann .
La montpasejo en Všeruby estas ankaŭ geografia dividiĝo inter Šumava kaj Bohemia arbaro . Ekde la 1-a de julio 1990 estas denove malfermita limpasejo Všeruby–Neuaign por piedirantoj kaj aŭtomobila transporto.
Partoj de kampurbo Všeruby (10)