Saltu al enhavo

Prášily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prášily
germane Stubenbach
municipo
Enveturo ĝis Prášily direkte de Srní
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prášily
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Lagoj Laka, Prášilské jezero
Situo Prášily
 - alteco 880 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 19″ N 13° 22′ 41″ O / 49.10528 °N, 13.37806 °O / 49.10528; 13.37806 (mapo)
Areo 112,27 km² (11 227 ha)
Loĝantaro 152 (2025)
Denseco 1,35 loĝ./km²
Monto Poledník
Ekzisto 1739
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 43 ĝis 342 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 556084
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prášily
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/prasily/
Portalo pri Ĉeĥio

Prášily estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime al la ŝtatlimo kun Germanio, en regiono Plzeň, distrikto Klatovy, sur teritorio de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 152 loĝantoj (2025).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Hartmanice, Srní, Železná Ruda, Čachrov kaj Lindberg.

La pitoreska uniketosa vilaĝeto, ekestinta en la 18-a jarcento apud vitroproduktejo (ŝanĝita post 1824 je fama manpapera manufakturo), dum komunisma reĝimo en 1948-1989 fermita kaj preskaŭ malloĝigita, ĝis nun ne malkovrita de amasa turismo. Elirpunkto al lago de Prášily, lago Laka, monto Poledník kaj aliaj netuŝitaj lokoj de la Nacia Parko Šumava.

Senpage alireblas botanika ĝardeno (ne nur kun floroj, sed ankaŭ kun artaĵoj el ligno kaj ŝtono) kaj kelta skanzeno (arkeologia parko) kun la plej granda enirpordego en la tuta Mezeŭropo, kie dum la ĉefaj keltaj festoj okazadas historiaj festenoj. Apud la ĉefstrato troviĝas bredejo de bizonoj.

Jaroj 1938 ĝis 1947

[redakti | redakti fonton]

Post Munkena interkonsento Prášily estis almembrigita al Nazia Germanio kaj estis forloĝigita ĉeĥa minoritato de tiu ĉi municipo. Post fino de la dua mondmilito la ellandigo male renkontis la germanan plimulton de loĝantoj kaj apudaj domaroj kaj solejoj. Enkadre de alloĝigado de la limregiono estis en la regionon invititaj loĝanroj el Slovakio kaj Rumanio, al kiuj estis ĉi tie proponita laboro (plejparte en arbaro), ebleco de loĝado kaj bredado de brutaro.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 397
18804 460
18905 166
19005 492
19103 749
19213 365
JaroLoĝantoj
19302 854
1950328
1961319
1970291
1980188
1991148
JaroLoĝantoj
2001131
2014155
2016153
2017157
2018153
2019156
JaroLoĝantoj
2020154
2021134
2022146
2023154
2024157
2025152

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1850–1899 apartenis al la municipo Filipova Huť. La ĉirkaŭaj solejoj kaj domaroj (ekz. Stodůlky kaj Hůrka) pereis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]