Hůrka (Prášily)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hůrka
Hůrka
germane: Hurkenthal
pereinta vilaĝo
Supra foto: Herbejoj sur loko de la eksa Hůrka
Suba foto: Malnova kaj nova preĝejo en Hůrka
Malnova kaj nova preĝejo en Hůrka
Oficiala nomo: Hůrka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Prášily
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Domoj 0
Situo Hůrka
 - alteco 1 010 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 38″ N 13° 19′ 50″ O / 49.12722 °N, 13.33056 °O / 49.12722; 13.33056 (mapo)
Katastro 28,46 km² (2 846 ha) Hůrka u Železné Rudy
Loĝantaro 0
Fondo 1766
 - pereo 1955
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 342 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hůrka (Prášily)
Portalo pri Ĉeĥio

Hůrka (Hurkenthal) estas pereinta vitrofarista vilaĝo en Šumava, proksimume 7 km oriente de Železná Ruda, hodiaŭ baza setlejunuo de municipo Prášily. La unua parto de la municipo estis fondita en la jaro 1732 apud vitrofarista gisejo de Hafenbrändlidoj, devene nomata Česká huť. En la jaro 1766 estis proksime fondita nova vitrofarejo, en la loko hodiaŭ nomata Hůrka, proksimume unu kilometro sudokcidente de monto Hůrecký vrch. Al la loko de la malnova gisejo oni komencis diri Stará Hůrka (Althurkenthal) kaj al la nova domaro por vitrofarejaj laboristoj Nová Hůrka.[1] Al la 1-a de februaro 1949 domaro Hůrka estas konsisto de municipo Stodůlky,[2] al la 1-a de januaro 1955 estas municipo / domaro Hůrka gvidita kiel pereinta.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1789 lasis Ignác Hafenbrändl en la vilaĝo konstrui preĝejon inicita al sankta Vincento Ferrer. Pli poste (1820)[4] poste estis proksime konstruita tombeja kapelo de sankta Kruco, kiu servis kiel kripto de vitrofaristaj familioj de Abeleidoj kaj Hafenbrändlidoj.[5] En Hůrka krom la vitrofarejoj kaj loĝkonstruaĵoj situadis ankaŭ kasteleto, hotelo Ĉe lago Laka, gastejo, poŝto, du muelejoj kaj arbaristejo.[1]

Familio de Abeleidoj[redakti | redakti fonton]

La vitrofarista familio de Abeleidoj regis preskaŭ la tutan unuan duonon de la 19-a jarcento al la vitrofareja industrio en regiono de Železná Ruda. La produktoj (speguloj, tabulvitroj, kristalo kaj kolora vitro) el iliaj vitrofarejoj eksportiĝis en la tutan tiaman mondon. Jiří Kryštof Abele (1776–1833) apartenis al tiuj, dum kies gvidado atingis familio de Abeleidoj maksimuman prosperecon. Li proprumis vitrofarejojn sur Hůrka, Debrník, en Starý Brunst en Nový Brunst, en Alžbětín kaj Ludwigsthal.[6] Post lia morto restis post li tri filoj: Kryštof, Ferdinand kaj Vilém.[7] Post la morto de Jiří Kryštof Abele estis nomita la ĝenerala plenrajtito de la tuta postrestaĵo samkiel ankaŭ kuratoro de liaj neplenkreskaj filoj lia frato Ferdinand Abele (1792–1853).[7] La administradon de pla praga fabrika deponejo gvidis lia frato Bedřich Abele (1795–1859).[7] Disputoj inter Ferdinand, kiu zorgeme administris la familian posedaĵon, kaj Bedřich, kiu male pli damaĝis al la komerco pro sia frivola stilo de la vivo, gvidis fine al tio, ke Ferdinand transdonis en la jaro 1836 la gvidadon de la familia posedaĵo al sia nevo Kryštof Abele (1812–1878).[7] La grandsenjora kaj diboĉa vivo de kelkaj anoj de la familio gvidis en la jaro 1845 al subita bankroto kaj diisfalo de la tuta ilia familia posedaĵo.[6] La vitrofarista tradicio de la familio definitive finis en la kvara generacio de Abeleidoj fare de persono Kryštof Mikuláš Abele pli juna.[7] Tiu el aŭkcia enspezo de la kasteleto sur Debrník lasis en Železná Ruda konstruigi (1877) unu jaron antaŭ sia morto (1878) luksan vilaon.[7][6] Hodiaŭ troviĝas en ĝi Muzeo de Šumava kaj informcentro. La pluaj idoj de la familio de Abeleidoj poste dediĉis sin al aliaj profesioj.[7]

La dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis forŝovita. Nelonge post tio la municipo (kun escepto de Nová Hůrka) troviĝis en limregiona zono de fera kurteno, respekktive en soldata spaco kun pafekzercejo. La konstruaĵoj estis neniigitaj, kun ununura escepto de la tombeja kapelo, kiu transvivis ĝis fino de la komunismo, sed tre dezertigita. La kapelo onidire taŭgis kiel artileria gvatejo.[8]

La 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2006 sur la loko de Hůrka etendiĝas herbejoj, la eksan municipon rememorigas protektitaj aleoj de 116 aceroj kaj tilioj (Aleo Hůrka) kaj la kapelo, kiu estis en la ŝanĝo de la 21-a jarcento sekurigita kaj riparita. Sur la kapelo estas lokigita tabulo informanta pri la historio de la municipo kaj la memortabulo al viktimoj mortigitaj en la tempo de komunismo sur la ŝtatlimo – sektoro Šumava. En la ĉirkaŭaĵo estas kelke da tomboŝtonoj el la devena tombejo kaj ankaŭ nove reguligitaj.

Parto de la herbejoj per sukcesia evoluo surkreskas per lignaĵoj kaj ĝi ŝanĝiĝas tiel nature en arbaron.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tombejan kapelon de sankta Kruco establis Jiří Kryštof Abele en la jaro 1820.[5] En la kripto estis devene sepultitaj (en la vitraj ĉerkoj) 23 anoj de la familioj de Abeleidoj inkluzive de ilia familia kuracisto Josef Klostermann, la patro de Karel Klostermann, la ĉeĥa verkisto kun celigo al regiono de Šumava.[9][8]

Danco kun kadavroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1952 grupo de ebriaj soldatoj el proksima garnizono perforte enpenetris en la kripton, elportis la ĉerkojn eksteren, apogis ilin je muro kaj dispafis ilin.[9][8] Post tio, kiam ili tiel "klase" aranĝis kontojn kun la anoj de "burĝaro" (kaj denove plifortigitaj per vodko), iuj el la soldatoj provis danci kun la mortintoj. Fine ili glatigis la restaĵojn de tiu ĉi agado per enfosado en la tombejo en Hůrka. Ĝis kelke da monatoj post tio ĉiuj soldatoj iom post iom mortis pri infekto el la kadavroj.[9][8]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Beran, Pavel. Zaniklé obce (Hůrka (Hurkenthal) také: Česká Huť). Zaniklé obce. Alirita 2016-08-05.
  2. Seznam obcí v republice Československé. Praha: Státní statistický úřad, p. 167.
  3. Administrativní lexikon obcí republiky Československé 1955. Praha: Státní statistický úřad a Ministerstvo vnitra, p. 565.
  4. Hafenbrändl, Ignaz. Testament sklářův (Závěť Ignáce Hafenbrädla). Alirita 2016-08-05.
  5. 5,0 5,1 Horpeniak, Vladimír. (2007) Střední Šumava, 1‑a eldono, Praha: Paseka. ISBN 978-80-7185-839-3.
  6. 6,0 6,1 6,2 Roučka, Zdeněk. (2013) Šumavou ze svobody do opony. Vzpomínky na Železnorudsko 1930–1970, 1‑a eldono, Plzeň: ZR & T. ISBN 978-80-904128-2-8.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Řezníčková, Z.. Abelové. Muzeum Šumavy Sušice. Alirita 2018-08-10.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Vlk Samotář (JL). Šumavské nostalgie XI. – Hůrka. druidova.mysteria.cz. Alirita 2016-08-05.
  9. 9,0 9,1 9,2 Kintzl, Emil. (2015) “Tanec s mrtvými”, Zmizelá Šumava, 1‑a eldono, Zlín: Kniha Zlín, p. 46, 47. ISBN 978-80-7473-297-3.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kintzl, Emil. (2015) “Tanec s mrtvými”, Zmizelá Šumava, 1‑a eldono, Zlín: Kniha Zlín, p. 46, 47. ISBN 978-80-7473-297-3.