Železná Ruda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Železná Ruda
germane Markt Eisenstein
urbo
Urbocentro de Železná Ruda
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Železná Ruda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Nýrsko
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Šumava
Montaro Šumava
Lagoj Lago de Diablo, Nigra lago
Situo Železná Ruda
 - alteco 820 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 28″ N 13° 13′ 48″ O / 49.14111 °N, 13.23000 °O / 49.14111; 13.23000 (mapo)
Areo 79,79 km² (7 979 ha)
Loĝantaro 1 681 (2023)
Denseco 21,07 loĝ./km²
Monto Špičák
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 340 04
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 557528
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Železná Ruda
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/zeleznaruda/
Portalo pri Ĉeĥio
Hotelo Grádl en Železná Ruda
Stacidomo en Železná Ruda

Železná Ruda (laŭlitere "fererco"), IFA:[ʒɛlɛznaː ruda], (germane Markt Eisenstein) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la regiono Plzeň, apud la ŝtatlimo kun Germanio, proksimume 2,5 km de germana vilaĝo Bayerisch Eisenstein. Ĝi estas unu el la ĉefaj sportaj kaj turismaj ripozcentroj de la montaro Šumava montaro kaj situas rande de la Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 1 681 loĝantoj (2023).

La germana loko aliflanke de la limo portas la analogan nomon Bayerisch Eisenstein (bavara feroŝtono). Tra la du urboj pasas internaciaj fervoja linio kaj ŝoseo inter Pilzeno kaj Deggendorf.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nýrsko, Hamry, Prášily, Čachrov, Dešenice, Lindberg, Bayerisch Eisenstein kaj Lohberg.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pro sia proksimeco al la Nacia Parko Šumava, Železná Ruda estas tutjare turisme interesa, sed ĝi allogas turistojn precipe vintre. La ski-sportejo de Železná Ruda etendiĝas inter 865 kaj 1202 metroj super marnivelo kaj kutime certigas sufiĉon da neĝo. Ski-migrantoj povas uzi la kurejojn en la nacia parko kaj ankaŭ tiujn je la germana flanko; descend-skiuloj disponas dekon da ski-telferetoj kaj seĝ-telferon al monto Pancíř. Kvankam la pliparto de la turistoj venas el Ĉeĥio, oni plilongigis kelkajn germanajn trajnojn por atingi la du staciojn de Železná Ruda kaj la stacion Špičák, proksiman al la samnoma monto.

Pro turismo la urbo havas multe da hoteloj, pensionoj kaj restoracioj kaj kelkajn amuzejojn, ekz. ludkazinon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 465
18804 424
18904 492
19004 395
19104 349
19214 639
JaroLoĝantoj
19305 080
19502 715
19611 431
19701 363
19801 215
19911 680
JaroLoĝantoj
20012 017
20141 765
20161 674
20171 636
20181 630
20191 631
JaroLoĝantoj
20201 643
20211 632
20221 573
20231 681

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Železná Ruda estas unu el nur du lokoj, kie facile eblas trairi la Bohemian Arbaron; tial Bavario kaj Aŭstrio-Hungario la 21-an de januaro 1851 interkonsentis, tie konstrui fervojajn ligojn, kiu devis pasi tra Železná Ruda. Sed nur en 1877 la fervojo inter Pilzeno kaj Bayerisch Eisenstein ekfunkciis. La trairo tra la Bohemia Arbaro estis malfacila; necesis konstrui sub monto Špičák tunelon 1.747 metrojn longan, kiu ĝis 2007 estis la plej longa fervoja tunelo de Ĉeĥio.

Post la Dua Mondmilito la linio estis interrompita ĉe la landlimo. En 1990 oni reaktivigis la trafikon, kvankam la trako estis kaduka. Nun estas regula translima trafiko, eĉ kelkaj germanaj trajnoj servas la ĉelimajn ĉeĥajn staciojn. Sed kvankam la linio estas parto de la plej mallonga ligo inter Pilzeno kaj Munkeno, ĝi ne povas tempe konkurenci al la pli rapidaj trajnoj tra Česká Kubice.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]