Domažlice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°26′26″N 12°55′38″E  /  49.44056°N, 12.92722°O / 49.44056; 12.92722 (Domažlice)
Domažlice
germane: Taus
urbo
Domazlice namesti.jpg
Placo en Domažlice
Flag of Domazlice.svg
Flago
Domažlice znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Domažlice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĥodio
Memorindaĵo Burga kelaro
Rojo Zubřina
Situo Domažlice
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 49°26′26″N 12°55′38″E  /  49.44056°N, 12.92722°O / 49.44056; 12.92722 (Domažlice)
Areo 24,61 km² (2 461 ha)
Loĝantaro 11 154 (20.08.2010)
Denseco 453,23 loĝ./km²
Setlejo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 344 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 553425
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 6
Bazaj sidejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Domažlice
Retpaĝo: www.domazlice.info
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Domažlice (prononcu Domaĵlice) estas distrikta urbo en distrikto Domažlice kaj historia centro de Regiono Plzeň en Ĉeĥio, kies nomo estas Chodsko (Ĥodio). Ĝi situas 47 km de urbo Plzeň kaj loĝas en ĝi 11 400 loĝantoj.

En du komercvojoj en Bavarion estiĝis jam en la 10-a jarcento doganejo, kiun ŝirmis princa burgo. La vilaĝo evoluis en spaco de hodiaŭa preĝejo de Ĉiuj sanktuloj. Iam post la jaro 1260 reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis okcidente de tiu ĉi vilaĝo liganta novan urbon. La situo en la vojo ĝis Bavario projektiĝis ankaŭ en bazplanon de la urbo. Laŭlonge laŭ la vojo elkreskis plilongigita placo ĉirkaŭita el ambaŭ flankoj per vico da domoj. En la placo elkreskis paroĥeja preĝejo, aŭgustiana monaĥejo kaj burgo. La loĝantoj de Ĥod-regiono estis eligitaj el servuteco pro devo gardi limojn kaj ili estis subordigitaj rekte al la reĝa potenco.

El tempo de la fondo de la urbo konserviĝis partoj de la remparoj, Suba portalo (devene ĉi tie estis tri portaloj kaj malgranda portaleto), kelkaj partoj de la burgo kaj masonaĵo de la preĝejo kun cilindra turo.

La urbo estis riĉiĝanta pro avantaĝa situo en du vojoj. En la paso de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj ĝi ricevis multajn privilegiojn de la ĉeĥaj reĝoj. En la jaro 1421, kiam minacis invado de kruculoj, urbanoj petis helpon de husana armeestro Jan Žižka, en kies soldataro ili poste partoprenis en sieĝado de urboj Bechyně kaj Plzeň. La 14-an de aŭgusto de 1431 poste estis ludinta triumfbatalo de la husanoj kontraŭ soldataroj de la 5-a krucula ekspedicio, kiun gvidis kardinalo Giuliano Cesarini, la papa legato.

La urbo estis kondamnita pro ĉeesto en kontraŭhabsburga ribelo en la jaro 1547, sed ĝi rapide vekiĝis al denova evoluo. En la 19-a jarcento la urbo estis industriigita kaj ĝi fariĝis loko de oftaj restadoj de la ĉeĥaj verkistoj de la nacia renaskiĝo, kolektintoj de popolarto, muzikkomponistoj kaj pluaj personecoj. En la urbo restadis ekz. Božena Němcová, Josef Kajetán Tyl, Karel Jaromír Erben, Alois Jirásek, Jindřich Jindřich, en la jaro 1912 ĉi tie mortis Jaroslav Vrchlický. En la jaro 1861 estis alkondukita en la urbon okcidenta fervojo.

Nuntempe Domažlice estas centro de maŝinindustrio, lignoindustrio kaj vestindustrio.

Domažlice estas la naskiĝloko de Vuk Echtner.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]