Vuk Echtner
| Vuk Echtner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Wolfgang Echtner |
| Naskiĝo | 10-an de julio 1905 en Poběžovice |
| Morto | 20-an de januaro 1994 (88-jaraĝa) en Domažlice |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto edukisto instruisto redaktoro tradukisto |
Vuk ECHTNER (baptita Wolfgang) (naskiĝis la 10-an de julio 1905, mortis la 20-an de januaro 1994 en Domažlice) estis ĉeĥa esperantisto. (Pri la mortodato vidu Rimarkigon).
Juna vivo
[redakti | redakti fonton]Vuk Echtner naskiĝis la 10-an de julio 1905 en Ronšperk-Poběžovice ap. Horšovský Týn, en familio kun 14 infanoj. (La patro: hejtisto, la patrino popola kuracantino). Li forlasis la nomon Wolfgang en la germanlingva bapto-dokumento kaj akceptis la slavan Vuk.
Sepjara, li konatiĝis en 1912 kun Esperanto per kurso de J.Šupichová en "Mladý čtenář" (= Juna Leganto). 15-jara, li komencis propagi la Internacian Lingvon. Lernante la rusan kaj anglan kaj stenografion li fondis (1920) Ĉeĥan pruntan bibliotekon sub egido de Národní jednota pošumavská (Nacia Unio en la regiono de Bohema Arbaro).
De 1922 li laboris en Prago kiel internacia korespondisto en industria entrepreno kaj membriĝis en EK Praha.
Sekvis partopreno en Universalaj Kongresoj en Nurenbergo, Berno, Marsejlo, Antverpeno kaj Blindula Kongreso en Liono. Post konatiĝo, en Rotenberg, kun la fama rusa blinda verkisto Vasilij Eroŝenko, kaj kun ĉeĥa blinda muzikisto Karel Emanuel Macan li specialiĝis en la porblindula Esperanto-movado, kaj ellernis la brajlan reliefan skribon, ne nur por legi, sed por ĝin dum jardekoj utildone aktive uzadi.
En 1926 vizitis Pragon propagandistino de la Bahaa-kredo Martha Root kaj inter ŝiaj unuaj disĉiploj estis Vuk Echtner kun Juliana Bendová.
Sekvis organiza laboro por la grava Internacia Konferenco "Paco per lernejo" 1927 en Prago; kun Robert Kreuz (UEA) li stenografis ĝiajn prelegojn. En 1928 li akceptis redaktadon de la porblindula brajla revuo "Aŭroro", fondita en 1918. (Ĝi estis en Ĉeĥa Respubliko E-gazeto kun absolute plej longtempa aperado). En la blindula esperantista movado estis la kerno de lia senlaca aktivado. La "Aŭroro"-n li levis laŭ-amplekse kaj enhave kaj sukcesis akiri ĝian senpagan sendadon al alilandaj blinduloj en 45 landoj, kio daŭras plu ankaŭ nun. Li redaktis ĝin ĝis 1975 - 47 jarojn - kiam la laboron transprenis lia disĉiplo Jiří Vychodil (blindul-sekciestro de ĈEA). Li zorgis pri IBIS (Internacia Blindula Informejo kaj Statistikejo). En sia por-blindula kurso li konatiĝis kun sia lernanto, la posta fama komponisto Jaroslav Ježek. Al la komponisto K.E.Macan li helpis fondi kulturan vivon de nevidantoj, organizitaj en SOĈNE (Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj).
En 1931 li edziĝis al s-anino Antonia Richtrová, kursanino de Šupichova, kaj "Tonĉi" estis daŭre lia fidela kunlaborantino; ili ambaŭ trapasis ŝtatan ekzameniĝon pri Esperanto. Vuk fariĝis junular-sekciestro de EAĈSR kaj gvidis ĝian Lingvan komisionon. En 1935 kunlaboro super eldono de Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapeŝto) per tradukoj el Alois Jirásek, Julius Zeyer, Fráňa Šrámek, Helena Malířová, Anna Marie Tilschová, Jindřich Šimon Baar kaj Jan Vrba; por nevidantoj li eldonis la tradukojn en la punkto-skribo kaj pretigis Esperanto-ĉeĥan vortaron.
En la 1950-aj jaroj li instruis gramatikon en kelkaj Someraj Esperanto-Tendaroj (Žimrovice, Popelná) kaj etike influadis la tendaranojn.
Enkarcerigo
[redakti | redakti fonton]Post 1945 li studis kromokupe pedagogian fakultaton por dediĉi sin al edukado de blindaj infanoj en la Deyl-Instituto, malgraŭ la malpli alta salajro tie. En 1946 li prelegis, kun Juliana Bendová, en la Orientista Instituto de la Scienc-Akademio pri la religia movado de Baha-u'llah, kun kiu li konatiĝis pro ĝia oficiala uzado de Esperanto. Tiu intereso kaj ankaŭ rifuzo kunlabori kun la Sekreta polico estis por li sortobata, dum la komunisma reĝimo; en 1958 trafis lin enkarcerigo pro lia porpaca internacia kunlaboro kun la formiĝanta Bahaa Esperanto-Ligo kaj UEA. Kondamnita 25.9.1958 (en Ostrava) al karcero 3,5 jaroj pro "daŭra formo de malamika agado por la malutila bahaista doktrino" li travivis 22 monatojn i.a. sub la teruraj kondiĉoj de la krimula karcero en Leopoldov ĝis amnestio en 1960. Ankoraŭ en julio 1957 la asocio de invalidoj prizorgis por li pasporton kaj vizon por la 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo kaj bulteno de la Praga Esperanto-klubo en aŭgusto kaj septembro publikigis lian artikolon „Mi estis en Marsejlo“, kie li detale priskribis sian vojaĝon. Nek li nek la klubo suspektis, ke tio povas havi gravajn sekvojn por lia vivo.
Emerita vivo
[redakti | redakti fonton]De 1965, kiel pensiulo, li vivis kun sia edzino en la regiono Ĥodujo, dum pluraj jaroj, en sia ĉarma dometo en Díly; en la lastaj jaroj la paro vivis en pensiono en Domažlice. Efektiviĝis tre ampleksa korespondado; ekz. en 1975: 5 858 koresponderoj prilaboritaj. La korespondantoj troviĝis en 29 landoj. Krome, li gvidis regionan (ne-esp.) kronikon, por la komunumo.
En Ĥodujo, s-ano Echtner daŭrigis plu la fakojn de sia E-agado kaj aldone transskribis brajle 52 fremdlingvajn lerno-librojn por ebligi al nevidantoj studi fremdajn lingvojn. La nombro de tiuj prespretaj 52 lernolibroj ampleksas 332 800 foliojn, kiujn li devis kovri per milionoj da "pikoj" de la palpo-skribo, en fremdaj lingvoj. Tiucele li devis ekmastri ses pluajn fremdajn lingvojn.
En la lastaj jaroj, Echtner iĝis ankaŭ personulo de kultura-kleriga vivo de la distrikto Domažlice. Ankaŭ la edzino "Tonĉi" plu aktivis en la pensiono, socie kaj societe. Ekde 1981, la samideano kunlaboris kun la Ŝtata regiona arĥivo en Plzeň (Pilzeno), zorge preparante kaj pakante por ĝi sian riĉan heredaĵon. La Arĥivo volonte akceptis ĝin poparte por ĝin konservi; ĝi jam posedas centojn da kilogramoj de la Esperanta heredaĵo - kaj eĉ modeste repagis al li la kostojn.
Vuk Echtner estris pedagogian sekcion de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj kuneditoris libron Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (1983) de Stanislav Kamaryt.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]Vuk Echtner ricevis la pintan distingon flanke de la blindula komunumo, la medalon "Emilie Suchardová" (cetere ankaŭ esperantistino), honoran insignon de MEM, honoran membrecon en la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.) ĈEA proponis lin, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA, sed li ne ĝisvivis la kongreson de UEA 1994.
"Rude pravo" (= ruĝa rajto), organo de tiu reĝimo, kiu lin tiel kruele damaĝis, aprezas lin (11.2.1982): ”Jen estas vere giganta verko de humaneco, en la plej larĝa vorto-senco". Kaj informilo "Domažlicko” en 1991 jene resumis pri la geedzoj Tonĉi kaj Vuk Echtner: "Diamanta estas ne nur ilia geedziĝo-jubileo, sed ankaŭ la koroj de tiuj homoj, kiuj ĝis nun disdonas ĉirkaŭ si spertojn kaj vivofor-ton."
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Aktuala ĉapitro (Marto 1926, p. 48)
- Bahajské zjevení (Bahaa revelacio, 1928)
- Esperanto kaj blinduloj (La Progreso, 1932, p. 84-85)
- S-ino Martha L. Root en Praha (La Progreso, 1932, p. 108)
- Cent jaroj de la Blindul-Instituto de Klár en Praha (La Progreso, 1932, p. 108-109)
- Svět a my (Svět nevidomých, 2/1946, p. 2-5) (La mondo kaj ni, en la ĉeĥlingva gazeto "La mondo de nevidantoj")
- SET ĉi-jare fariĝis ISET (Tagiĝo, 33/1956, p. 10)
- Mi estis en Marsejlo (Bulteno de EK Praha, 49/1957, p. 3-7; 50/1958, p. 6-7)
- Esperanto-Laboro en ĈSR en la jaroj 1918-1945 (prelego por Esperantista Klubo Brno okaze de la 70-jariĝo de la klubo, verkita hospitalo en Domažlice, la 7-an de junio 1971)
- Samideano muzika komponisto Jaroslav Ježek (En: Paco, 1983, ĉs. eldono, p. 27-28)
- Čekání na jaro s jeho symboly (Atendado je printempo kun ĝiaj simboloj, En la gazeto: Domažlicko, 11/1998, p. 6)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Richard Hofmeister: El verko "La dezerto" (La Progreso, 1933, p. 4-6)
- Jindřich Šimon Baar: Filo (Literatura Mondo, 1932, p. 198 – kun sia edzino)
- Jindřich Šimon Baar: Jan Cimbura, ĉapitroj Nova servisto, Edziĝpeta donaco (Ligilo 1938, p. 34-37)
- Alois Jirásek: Cordatus Bohemus (el la romano F.L.Věk, (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 83-89)
- Julius Zeyer: Feliĉo en ĝardeno de florantaj persikujoj (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 110-114)
- Helena Malířová: La ora puto (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 228-237)
- Fráňa Šrámek: Rompebla feliĉo (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 238-243)
- Anna Marie Tilschová: Vento (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 280-284)
- Jindřich Šimon Baar: La parueto (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 285-291)
- Jan Vrba: Arbhakistoj (Ĉeĥoslovaka antologio, p. 297-301)
- Jan František Hruška: Salo (Ligilo 1938, p. 50-51)
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]- Martha Root: Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto – Parolado en la dua Bahaa fakkunveno dum la XIX. Universala Kongreso de Esperanto en la libera urbo Danzig, la 1. aŭgusto 1927 (presis Jan Minář Nymburk, Eldonita por la XIXa Universala Esperanto-Kongreso en Danzig 1927, kiel Bahaa donaco de Vuk Echtner, Praha, 6 p.)
- Shoghi: Světové náboženství: stručný přehled cílů, učení a dějin (Monda religio: konciza supervido de celoj, instruo kaj historio, redaktas Vuk Echtner, 1937)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉeĥoslovaka antologio, Budapest 1935
- Honorigo al Vuk Echtner (Starto 3/1973, p. 4)
- Stanislav Kamarýt: Historio de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-movado (ĈEA, Prago 1983, editoris Jan Werner, Jaroslav Mařík, Zdeněk Hršel, Vuk Echtner)
- Diamantové výročí (Diamanta datreveno, informilo Domažlicko, 1991 – pri la diamanta geedziĝo de Vuk kaj Antonie Echtner)
- Jaroslav Mařík: El galerio de honoraj membroj de ĈEA: Vuk Echtner (Starto 4/1993, p. 17-18 – de ĉi tie venas plej multaj informoj)
- Mortis Vuk Echtner (Starto 12/1993, p. 13)
- Rodákovi by bylo sto let (Samurbano havus cent jarojn, Poběžovicko 7/2005)
- Josef Smýkal: Tyflopedický lexikon jmenný: Vuk Echtner (Tiflopedia leksikono laŭnoma, www.apogeum.info)
- Věděli jste že … (Ĉu vi sciis ke …, Tikal 2002, Třetí odboj na Domažlicku), (MKIS, Podsk)
- Bahá'i v České republice (retejo pri malliberigo de V. Echtner)
- Ladislav Špaček: Náboženské skupiny na okraji společnosti (Religiaj grupoj ĉe periferio de la socio, Universitato Pardubice, 2009, bakalaŭra laboraĵo)
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- Bahapedia
- Sortobatata vivo de grava esperantisto – ĉeĥlingve
- Historio de Bahá'i en Ĉeĥio - ĉeĥlingve
Rimarkigoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ Tiflopedia leksikono kaj informiloj de lia loĝregiono Vuk Echtner forpasis la 20-an de januaro 1994, laŭ Nacia Muzeo la 6-an de februaro 1994. Eble oni konfuzis forpason kaj entombigon – bedaŭrinde mankas mort-anonco).januaro kaj estis entombigita la
La mort-anonco jam estis trovita, li mortis la 20-an de januaro kaj estis entombigita la 28-an de januaro. La Tiflopedia leksikono tute eraras.

