Poběžovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poběžovice
(Ronšperk)
germane Ronsperg
urbo
Placo de paco en Poběžovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Poběžovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Poběžovice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Subbohem. montetaro
Memorindaĵo Poběžovice kastelo
Rivero Pivoňka
Situo Poběžovice
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 37″ N 12° 48′ 10″ O / 49.51028 °N, 12.80278 °O / 49.51028; 12.80278 (mapo)
Areo 27,8 km² (2 780 ha)
Loĝantaro 1 526 (2023)
Denseco 54,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1359
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 22
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 554111
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Poběžovice
Retpaĝo: www.pobezovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Poběžovice (antaŭe Ronšperk, germane Ronsperg) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ĝi situas en submontaro de Bohemia arbaro, proksime de limoj kun Bavario. Tra la urbo trafluas rojo Pivoňka. Vivas ĉi tie 1 526 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostouň, Otov, Srby, Rybník, Hora Svatého Václava, Vlkanov, Hvožďany, Mnichov, Meclov, Nemanice, Nový Kramolín kaj Drahotín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1359.

En la jaro 1864 aĉetis senjorujon Poběžovice la familio Coudenhove por prezo preskaŭ miliono da guldenoj. Grafo Heinrich Coudenhove-Kalergi agadis kiel ambasadoro en Japanio, kie li interkonatiĝis kun bela Micuko Aojama, kun kiu li edziĝis kaj en la jaro 1896 ili komune alveturis ĝis Poběžovice. Heinrich kaj Mitsuko havis 7 infanojn. La plej signifa el ili, Richard Coudenhove-Kalergi, estis unua prezidanto de Paneŭropa Unio. En la jaro 1945 estis ĉiu posedaĵo de la familio Coudenhove konfiskita laŭ dekretoj de Beneš.

En Poběžovice vivs multnombra juda komunumo, kiu tamen ne supervivis nazian okupacion. Post la jaro 1945 okazis ellandigo de plimulto de la germana loĝantaro kaj la urbo estis ĝisloĝigita de ĉeĥoj. La kastelo komune kun la senjorejo estis post la milito konfiskita al familio de Coudenhoveidoj kaj ŝtatigita. Dum komunisma reĝimo Poběžovice pro sia situo en periferio falas.

Nuntempe Poběžovice fariĝas turisma celo ne nur pro la alirebligita kastelo kaj renovigita juda tombejo, sed ankaŭ pro bela kaj nedifektita naturo de Bohemia arbaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 083
18803 106
18902 970
19003 092
19103 380
19213 282
JaroLoĝantoj
19303 190
19501 775
19611 826
19701 627
19801 724
19911 705
JaroLoĝantoj
20011 757
20141 600
20161 582
20171 551
20181 562
20191 574
JaroLoĝantoj
20201 581
20211 498
20221 512
20231 526

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Poběžovice - Post la jaro 1945 okazis konfisko de la kastelo al familio de Coudenhoveidoj kaj la objekton transprenis por mallonga tempo Pohraniční stráž. Komence de la 1980-aj jaroj estis deciidite pri ĝia detruo, kiu fine ne okazis. En la jaro 1989 oni komencis rekonstrui ĝin. En julio kaj aŭgusto ĉi tie okazas vizitoj.
  • Sinagogo, hodiaŭ jam neniigita memorindaĵo, estis fondita en la jaro 1806.
  • Juda tombejo proksime de la urbo
  • Malgrandan la plej okcidentan parton de la katastra teritorio, sur nordorienta deklivo de monteto Skalka, trafas naturrezervejo Drahotínský les.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]