Dianin Dvůr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dianin Dvůr
germane: Dianahof
pereinta vilaĝo kaj kasteleto
Restaĵoj de Dianin Dvůr
Oficiala nomo: Dianin Dvůr
Kromnomo: Diana
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Rybník
Historia regiono Bohemio
Parto de Švarcava
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 0
Situo Dianin Dvůr
 - koordinatoj 49° 29′ 16″ N 12° 38′ 59″ O / 49.48778 °N, 12.64972 °O / 49.48778; 12.64972 (mapo)
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 1763 (korto)
 - alikonstruo ĉ. 1763 (unua kastelo), 1819 (dua kastelo)
Konstruintoj Jan Bedřich kaj Kryštof Václav Vidršpergáridoj
 - pluaj posedantoj Coudenhove-Kalergi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Diana (Rybník nad Radbuzou)
Portalo pri Ĉeĥio

Dianin Dvůr (germane Dianahof; aperas ankaŭ kiel Diana) estas pereinta domaro kaj ruino de ĉasista kasteleto en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ili situadis en arbaroj ĉe bohemia-bavaria limoj sur monteto super valo de rojo Černý potok, netuta 1 kilometro de hodiaŭ ankaŭ pereinta municipo Švarcava, sub kiu ili administre falis. Hodiaŭ la restaĵoj de la kasteleto apartenas al Rybník kaj kondukas apud ĝi biciklovojo 36 kaj biciklovojo EV 13 el Rybník al pereinta domaro Úpor.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur loko de la kastelo devene situis senjora korto, kiu estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1736 fare de Jan Bedřich Vidršpergár kaj Kryštof Václav Vidršpergár. Dum jarŝanĝoj 17371738 estas unuafoje menciata, nome ankoraŭ sub nomo Schwarza Hof, laŭ proksima municipo Schwarzbach (Švarcava). Ĝia konsisto estis ankaŭ ŝafejo. Kiel Diana Hoff ĝi unuafoje aperas en la jaro 1763 kaj evidente jam tiam situadis en la areo de korto malgranda kasteleto. Dum numerumado de Švarcava la korto ricevis numerojn 1 kaj 2, pluaj numeroj poste falis nur al konstruaĵoj en Dolní Huť. Post incendio en la jaro 1812 lasis en la jaro 1819 Kryštof Vidršpergár konstrui ĉasistan kasteleton, plenigita kun mastrumaj konstruaĵoj. Kastela kapelo estis poste en la jaro 1825 konsekrita al sankta Kristoforo. Krom tio situis ĉi tie ankaŭ lernejo, kiun vizitis lernantoj el Horní Huť kaj Dolní Huť, Švarcava kaj Františkova Studánka. En la jaroj 18571869 ĉi tie vivis tiama posedanto barono Beck.

Aŭtune de 1870 grafoj el familio Coudenhove-Kalergi konstruis en la ĉirkaŭaĵo de la kasteleto ĉasarbaron por damaoj kaj cervoj, kiu perimetre mezuris 18 km. En la jaro 1916 ankaŭ la kasteleto ĝisatendis alikonstruon. Tiun poste ekŝatis precipe grafino Micuko Coudenhove-Kalergi, devene el Japanio. Post la dua mondmilito uzis ĝin limgardistoj de Pohraniční stráž, post ilia translokigo al Bernštejn ĝi estis fare de la soldatoj forrabita kaj ĉar ĝi troviĝis en limzono, lasita al sia sorto. Laŭ dokumentita informoj ĝi havis ankoraŭ en la 1970-ja jaroj tegmenton kaj ankaŭ la internojn estis parte konservitaj. Ĝis la 1990-aj jaroj situis en ties proksimeco metala anoncilo. Post la jaro 1945 la kasteleto aperas jam nur sub nomo Diana. La ekipaĵaro de la kasteleto venis al Limgardistaro iom post iom en iliajn pluajn sidejojn - krom en la jam menciitan Bernštejn ekz. en kastelon en Poběžovice. Kelkaj pecoj ankoraŭ en la 1990-aj jaroj troviĝis disĵetatitaj en la ĉirkaŭaĵo de la kastela ruino.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]