Rejštejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rejštejn
germane Reichenstein
urbo
Rejstejn 003.jpg
Rejštejn
Rejstein znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Rejštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Kašperské Hory
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava, Šumava cismontaro
Rivero Otava
Situo Rejštejn
 - alteco 568 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 26″ N 13° 30′ 55″ O / 49.14056 °N, 13.51528 °O / 49.14056; 13.51528 (mapo)
Areo 30,44 km² (3 044 ha)
Loĝantaro 253 (2023)
Denseco 8,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 92
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 557021
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rejštejn
Retpaĝo: www.sumava.net/rejstejn/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Rejštejn (germane Reichenstein) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy. Vivas ĉi tie 253 loĝantoj (2023). Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la kvara plej malgranda urbo en Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1347. La devena domaro Reichenstein estis fondita sur ortrovejoj sur rivero Otava, pli poste oni komencis ĉi tie mini la oron per minista maniero. La domaro, kiu estis devene konsisto de Kašperské Hory, estis en la jaro 1584 avancita je memstara reĝa minejurbo. Pase de la 17-a jarcento okazis malkresko de la minado de oro kaj la loĝantoj de Rejštejn iom post iom ekcelis al vitrofareja produktado. En la jaro 1836 estis en la eksa domaro Klášterský Mlýn fondita vitrofarejo Loetz, kiu apartenis en la jaroj 1878–1908 al la plej signifaj en la tuta Aŭstrio-Hungario. La ĉi tiea secesia vitro ricevis multnombrajn honorigojn. La funkciado de la vitrofarejo estis finigita pro ellandigo de plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj post la dua mondmilito en la jaro 1947.[1]

La 23-an de oktobro 2007 estis al Rejštejn redonita statuso de urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Bartolomeo
  • Ŝtono kun bovlaj profundigaĵoj
  • Monumento al 11 judaj viktimoj de marŝo de morto el Helmbrechts ĝis Volary.
  • Ŝtona fontano el la jaro 1890
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rejštejn. Arkivita el la originalo je 2016-08-15. Alirita 2016-08-05.