Zhůří

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri domaro inter Rejštejn kaj Horská Kvilda. Pri pereinta vilaĝo, nun katastra teritorio, inter Čachrov kaj Prášily temas artikolo Zhůří (Čachrov).
Zhůří
germane Haidl
domaro
Zhůří
Oficiala nomo: Zhůří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Rejštejn
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Domoj 0 2011
Situo Zhůří
 - alteco 1 150 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 01″ N 13° 33′ 23″ O / 49.08361 °N, 13.55639 °O / 49.08361; 13.55639 (mapo)
Katastro 3,13 km² (313 ha) Zhůří u Rejštejna
Loĝantaro (2011)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1720
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 93
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zhůří
Portalo pri Ĉeĥio

Zhůří (germane Haidl) estas domaro en Ĉeĥio, parto de urbo Rejštejn en distrikto Klatovy, kutime markata kiel "pereinta municipo". Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km sudoriente de Rejštejn. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/169. Estas ĉi tie registritaj 3 adresoj. Vivas ĉi tie 0 loĝantoj (2011). En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu loĝanto.

Zhůří situas en katastra teritorio Zhůří u Rejštejna kun areo 3,13 km² interne de Nacia parko Šumava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 14-a harcento kondukis tra tiu ĉi teritorio unu el branĉoj de Ora pado. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1720.

La 24-a de decembro 1937 super Zhůří kunpuŝiĝis kun deklivo de monto Huťská hora aviadilo Wibault 282-T de kompanio Air France de regula linio el Parizo tra Prago en Bukareŝton. Sur ferdeko de la aviadilo kun imatrikulacio F-AMYD estis du membroj de garnizono (kapitano František Lehký, 36 jaroj, la patro de du infanoj, flugite 7400 horojn; la franca radiisto Pierre Austruc, 24 jaroj, du jaroj de praktiko) kaj unu vojaĝanto – prokuroro JUDr. Karel Flanderka, kiuj ĉiuj pereis.

Sekve la municipo estis trafita en la jaro de 1946 pro forŝovo de ĉiuj loĝantoj, ĉar ili estis de germana nacieco, kaj en la jaro 1952 ĝi estis prenita de soldataro, kio definitive kontribuis al ĝia plena elloĝigo de la civila loĝantaro. Male estis konstruita kazerno, du sovetaj radaraj stacioj kaj helikoptera bazo, ĉio forlasita en la jaro 1990. El fondusoj de Eŭropa Unio la kazerno estis en la jaro 2009 detruita. La kostoj pro la malkonstruo atingis 11 865 386 Kč, dum kio 90 % kostoj pagis dotaĵoj de Eŭropa Unio, la reston pagis la ŝtato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
1869190
1880176
1890153
1900168
1910139
1921128
JaroLoĝantoj
1930113
195041
196124
197014
198016
19910
JaroLoĝantoj
20010
20110

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumento al viktimoj de aviadila malfeliĉo sur altaĵo de monto Huťská hora super Zhůří

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]