Zhůří (Čachrov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri pereinta vilaĝo, nun katastra teritorio, inter Čachrov kaj Prášily. Pri domaro inter Rejštejn kaj Horská Kvilda temas artikolo Zhůří.
Zhůří
germane: Haidl Am Ahornberg
pereinta municipo
Kapelo de La plej sankta Triunuo, konstruita sur la teritorio Zhůří en la jaro 1999
Oficiala nomo: Zhůří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Čachrov
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Situo Zhůří
 - koordinatoj 49° 10′ 38″ N 13° 19′ 57″ O / 49.17722 °N, 13.33250 °O / 49.17722; 13.33250 (mapo)
Katastro 15,05 km² (1 505 ha) Zhůří
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zhůří (Čachrov)
Portalo pri Ĉeĥio

Zhůří (germane: Haidl Am Ahornberg) estas pereinta municipo ĉe Javorná en distrikto Klatovy. Zhůří situas en la katastra teritorio Zhůří kun areo 15,05 km² interne de Nacia parko Šumava.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tempo de la plej granda kresko vivis en la municipo preskaŭ 600 loĝantoj. En la 19-a jarcento vivis en Zhůří netutaj du centoj da loĝantoj, en la municipo situis preĝejo de La plej sankta Triunuo kaj martelegejo.

La 5-an de majo 1945 la municipo fariĝis okazejo de bataloj inter antaŭenpaŝantaj usonaj taĉmentoj de la 90-a infanteria divizio kaj defendantaj sin germanaj okupantoj, precipe oficiraj kadetoj kaj membroj de Hitlerjugend, dum kiuj falis 10 usonaj soldatoj en la germana kaptilo kaj 24 germanaj soldatoj en la sekvaj bataloj.[1]

Sekve la municipon trafis en la jaro 1946 forŝovo de ĉiuj loĝantoj, ĉar ili estis de germana nacieco, kaj en la jaro 1952 ĝi fariĝis konsisto de armea spaco Dobrá Voda, kio definitive kontribuis al ĝia definitiva forloĝigo de la civila loĝantaro.

Sur loko de la eksa preĝejo estiĝis en la jaro 1999 nova kapeleto de La plej sankta Triunuo. En la jaro 2012 komencis konstruado de la tn. Kruco de repaciĝo, rememoriganta kaj tragikajn sortojn de la falintaj usonaj soldatoj, kaj elpelitajn germanajn loĝantojn.

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

En la katastra teritorio Zhůří situas kvar etareaj aparte protektataj teritorioj:

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumento al falintaj usonaj soldatoj de la 90-a infanteria divizio (el la jaro 2000)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bitva o Zhůří. Alirita 2017-06-28.