Klášterský Mlýn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klášterský Mlýn
vilaĝo
Domo n-ro 9
Oficiala nomo: Klášterský Mlýn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Rejštejn
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Domoj 16 2009
Rivero Otava
Situo Klášterský Mlýn
 - alteco 563 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 36″ N 13° 30′ 45″ O / 49.14333 °N, 13.51250 °O / 49.14333; 13.51250 (mapo)
Katastro 0,84 km² (84 ha) Klášterský Mlýn I kaj Klášterský Mlýn II
Loĝantaro 33 (2021)
Denseco 39,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 92; 341 93
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klášterský Mlýn
Portalo pri Ĉeĥio

Klášterský Mlýn estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rejštejn en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de rivero Otava proksimume 1 km norde de Rejštejn. Estas ĉi tie registritaj 16 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 33 loĝantoj.

Klášterský Mlýn situas en katastraj teritorioj Klášterský Mlýn I kun areo 0,52 km² kaj Klášterský Mlýn II kun areo 0,32 km².

La vilaĝo situas apud kunfluejo de riveroj Otava kaj Losenice, kiu fluas de Rejštejn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869187
1880173
1890171
1900173
1910165
1921164
JaroLoĝantoj
1930151
1950116
196131
197057
198057
199147
JaroLoĝantoj
200152
201138
202133

Vitrofarejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1836 fondis en Klášterský Mlýn Johann Baptist Eiesner vom Eisenstein vitrofarejan gisejon. Pli poste transprenis la vitrofarejon firmao Lötz, kiu famiĝis pro produtado de irizita vitro, t.e. vitro irizita de varmaj metalaj vaporoj, kiuj kaŭza ĉielarkan kolorigon. Fine de la 19-a jarcento, kiam plimulton de produktoj proponis artista direktoro de la vitrofarejo Max von Spaun, la firmao akiris multnombrajn honorigojn. La plej grandan sukceson post la vitrofarejo havis en la monda ekspozicio en Parizo en la jaro 1900. Multe da dekoroj kaj iliaj nomoj la firmao Lötz lasis patenti. En la jaro 1913 estis fondita nova kompanio Johann Lötz Witwe, kiu produktis secesian vitron koloran, kun irizita surfaco aŭ listra surfaco kaj ŝtonan vitron. Komence de la 20-a jarcento kunlaboris kun la firmao vienaj dezajnistoj Josef Hoffmann kaj Michael Powolny kaj Louis Comfort Tiffany de novjorka firmao Tiffany & Co., kiu abonis florpotojn, pokalojn, lampojn kaj vitralajn vitrojn. En la jaro 1930 la vitrofarejo forbrulis kaj en la jaro 1939 la firmao proklamis bankroton.[1] La vitrofarejo pereis en la jaro 1947.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • secesia vilao de Spaun (n-ro 4, kultura memorindaĵo de Ĉeĥio, de arkitekto Leopold Bauer)

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Šumava Karla Klostermanna : příběh šumavské podmalby : průvodce výstavou. V Českých Budějovicích: Jihočeské muzeum, p. 11. ISBN 978-80-86260-88-4. OCLC 298778867.