Josef Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josef Hoffmann
Josef-Hoffmann.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de decembro 1870 (1870-12-15)
en Brtnice, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de majo 1956 (1956-05-07) (85-jara)
en Vieno, Flag of Austria.svg Aŭstrio
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de VienoAkademio de Belartoj de Vieno
Profesio arkitekto, dezajnisto
Lingvoj germana lingvo
Verkaro Sanatorium Purkersdorf
Stoclet Palace
v  d  r
Information icon.svg

Josef HOFFMANN (15a de Decembro 1870 – 7a de Majo 1956) estis aŭstra arkitekto kaj desegnisto de konsumvaroj kiuj estis kunproduktitaj de la arta komunumo Wiener Werkstätte.

Brakseĝo Sitzmaschine nigra.

Li fondis la movadon de la Viena secesio en 1897 kun artistoj kiaj Joseph Maria Olbrich, Gustav Klimt, Koloman Moser kaj aliaj. Poste li lasis la Secesion en 1905 kun aliaj artistoj pro konfliktoj kun la realismaj naturalistoj pro diferencoj en arta kompreno kaj malkonsentoj pri la principo de Tutarta verko (Gesamtkunstwerk).[1] Kun la bankisto Fritz Wärndorfer kaj Moser li establis la komunumon Wiener Werkstätte, kiu daŭros ĝis 1932, kaj tiukadre dezajnis multajn el siaj produktoj; ĉefe la seĝon Sitzmaschine, lampon, kaj aron da glasoj kiuj estas en la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko,[2] kaj tetasaron kiu estas en la kolekto de la novjorka Metropola Muzeo de Arto.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vienna Secession history de Senses-ArtNouveau.com [1] Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  2. MoMA.org | The Collection | Josef Hoffmann. (Austrian, 1870-1956) Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  3. Josef Hoffmann: Tea service (2000.278.1-.9) | Works of Art | Timeline of Art History | The Metropolitan Museum of Art

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sarnitz, August (2007). Josef Hoffmann. In the Realm of Beauty. Cologne: Taschen. ISBN 978-3-8228-5591-1.
  • Fahr-Becker, Gabriele (2008). Wiener Werkstätte: 1903-1932. Cologne: Taschen. ISBN 3-8228-3773-3.
  • Sekler, Eduard (1982). Josef Hoffmann. Das Architektonische Werk; Monographie und Werkverzeichnis. Salzburg: Residenz. ISBN 3-7017-0306-X.
  • Vives Chillida, Julio (2008). Josef Hoffmann y Jacob & Josef Kohn en la Kunstschau Wien de 1908, (La pequeña casa de campo: una efímera obra de arte total). Lulu.com (presebla laŭmende). ISBN 978-1-4092-0239-4.