Holýšov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holýšov
germane Holleischen
urbo
Placo de 5-a de majo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Holýšov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-sudo
Administra municipo Stod
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ŝvihova montetaro
Rivero Radbuza
Situo Holýšov
 - alteco 357 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 37″ N 13° 06′ 05″ O / 49.59361 °N, 13.10139 °O / 49.59361; 13.10139 (mapo)
Areo 29,31 km² (2 931 ha)
Loĝantaro 5 489 (2023)
Denseco 187,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 62
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 553654
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Holýšov
Retpaĝo: www.mestoholysov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Holýšov (germane Holleischen) estas urbo en Ĉeĥio, en Regiono Plzeň, en distrikto Plzeň-sudo. Temas pri la tria plej granda urbo en distrikto Plzeň-sudo. Ĝia situo estas sur la dekstra bordo de rivero Radbuza, sudokcidente de urbo Plzeň kaj nordoriente de urbo Domažlice. Holýšov situas sur montpiedo de monteto Trný (516 m s. m.) kaj monteto Makový vrch (480 m s. m.). La urbo estas el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj. Vivas ĉi tie 5 489 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1272.

En la dua duono de la 1930-aj jaroj tra la municipo kondukis linio de ferbetonaj fortikaĵoj. Temas pri malpezaj fortikaĵoj modelo 36 kaj mod. 37.

Holýšov estis inter la mondaj militoj plejparte germane parolanta urbo, tial ĝi fariĝis konsisto de Sudetio kaj post subskribo de Munkena interkonsento ĝi falis en Regnon. Eksa vitrejo estis en la jaro 1939 alikonstruita en munician fabrikon MWH (Metalwerke Holleischen) fabrikanta aviadilan kaj kontraŭaviadilan municion. En la fabriko laboris proksimume 6000 laboristoj, kiujn kreis plenaj laborigitoj, militkaptitoj kaj malliberigitoj. En la teritorio de la municipo estiĝis 6 labor- kaj militkaptitejoj kaj en la jaro 1944 ankaŭ filia virina koncentrejo de koncentrejo Flossenbürg. Por majstroj kaj pli supere postenigitaj okupitoj de la fabriko estis en la municipo konstruitaampleksa loĝejejo en saksia konstrustilo simple markata kiel Siedlung, post la milito estis al ĝi donita nomo Výhledy.

La konstruaĵoj de la koncentrejo Holýšov por virinoj, tie estis malliberigitaj dum la dua mondmilito francinoj, polinoj kaj aliaj, ili, tio estas ĉirkaŭ 800, en tio preskaŭ 200 polinoj estis liberigitaj la 5-a de majo 1945 fare de la pola Sanktakruca brigado, kiu tra Protektorato Bohemio kaj Moravio cedis/retroiris okcidenten antaŭ eniranta al Pollando la Ruĝa Armeo

La koncentrejo Holýšov kun malliberigitaj tie francinoj, polinoj kaj aliaj estis liberigitaj la 5-a de majo 1945 fare de la pola Sanktakruca brigado, kiu tra Protektorato Bohemio kaj Moravio cedis/retroiris okcidenten antaŭ eniranta al Pollando la Ruĝa Armeo. La 6-an de majo 1945 en la municipon enpaŝis la 2-a infanteria divizio de usona armeo, kiun sekvis pluaj aliancanaj taĉmentoj kaj la municipo estis sen plua rezisto liberigita. Post la milito estis la eksaj labor- kaj la militkaptitejoj eluzitaj kiel kolektigaj por germane parolanta loĝantaro vivanta en Holýšov kaj ties ĉirkaŭaĵo. El tiuj ĉi kolektigaj tendaroj estis eksportitaj 11 transportoj, en kiuj estis el Ĉeĥoslovakio ellandigitaj 13 410 ties eksaj germane parolantaj civitanoj. Holýšov tiel estis senhomigita kaj iom post iom en la urbon transloĝiĝis novaj loĝantoj.

Aŭtobuso Škoda 706 RTO fabrikita en Holýšov

El la eksa vitrejo kaj la municia fabriko estis post la milito konstruita fabriko SVA Holýšov. La entrepreno celis sin al produktado de rezervaj konsisteroj de ĉiuj aŭtomobiloj, kiuj n oni tiam en Ĉeĥoslovakio produktis. Pli poste la fabriko komencis orientiĝi al fabrikado kaj generalaj riparoj de aŭtobusaj karoserioj. En la jaro 1960 municipo Holýšov estis avancita al urbo kaj la fabriko venis al zeniton de sia signifo. La entrepreno krom alia famiĝis precipe per produktado de aŭtobuso Škoda 706 RTO. Tiu ĉi modelo disvastiĝis en la tuta Ĉeĥoslovakio.

Ĝis fino de la jaro 2020 Holýšov falis en distrikton Domažlice, ekde komenco de la jaro 2021 ĝi estas konsisto de distrikto Plzeň-sudo.[1]

Municipa administrado[redakti | redakti fonton]

Holýšov estas administra municipo por municipoj:

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869621
1880635
1890651
1900913
19101 246
19211 392
JaroLoĝantoj
19301 847
19503 132
19613 793
19704 119
19804 287
19914 507
JaroLoĝantoj
20014 581
20114 907
20144 995
20165 023
20175 004
20185 036
JaroLoĝantoj
20195 191
20205 173
20215 025
20225 075
20235 489

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obecně o novém zákonu č. 51/2020 Sb.. Mvcr.cz. Alirita 2021-1-1.