Dobřív (germaneDobschiw) estas municipo situanta en distrikto Rokycany en Ĉeĥio, situanta apud rivereto Klabava proksimume 7 km sudoriente de Rokycany. Vivas ĉi tie 1 357 loĝantoj (2025). La municipo najbaras kaj parte situas en PPR Brdy.
La municipo konsistas el du partoj kaj al ili respondantaj katastraj teritorioj. La unuan prezentas pli granda vilaĝo Dobřív (k. t. Dobřív kun areo 5,58 km²), dismetita laŭlonge laŭ Klabava. Al tiu ĉi parto apartenas ankaŭ solejo Melmatěj, kiu troviĝas kontraŭ la fluo proksimume 3 km orient-nordoriente. En konekso kun pereo de armea spaco Brdy estis al la 1-a de januaro 2016 alligita al la municipo katastra teritorio Dobřív v Brdech, kiu estiĝis al la 10-a de februaro2014. Tiu ĉi katastra teritorio mezuras 15 km².
La alia parto estas malpli granda vilaĝo Pavlovsko (k. t. Pavlovsko kun areo 6,57 km²), netutaj 2 km okcidente de Dobřív.