Chodská Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chodská Lhota
germane Melhut
municipo
Chodská Lhota de Výrov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chodská Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Kdyně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥodio
Montaro Všeruba montetaro
Situo Chodská Lhota
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 30″ N 13° 05′ 00″ O / 49.35833 °N, 13.08333 °O / 49.35833; 13.08333 (mapo)
Katastro 10,27 km² (1 027 ha) Chodská Lhota
Loĝantaro 406 (2023)
Denseco 39,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 10
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 553743
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chodská Lhota
Retpaĝo: www.chodskalhota.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chodská Lhota (germane Melhut) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Domažlice, en regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 406 loĝantoj (2023).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chodská Lhota situas 4,5 km de urbo Kdyně. Okcidente ĝi najbaras kun municipo Hluboká kaj domaro Vítovky, nordokcidente ĝi najbaras kun municipo Dobříkov, norde kun municipo Smržovice, kaj kun municipo Loučim ĝi najbaras nordoriente. Al municipo Chodská Lhota apartenas ankaŭ domaro Štefle, parto de Výrov kaj domaro Blahníky. Apud ŝoseo direkte al Loučim situas sur rojo Andělice Muelejo de Petrák, kaj plu apud ŝoseo al Pocinovice situas sur la sama rojo Segejo de Mašek.

Ĉirkaŭ Chodská Lhota elstaras nrdokcidente monto Dobrá hora kun supermara alteco 641 metroj. Okcidente tio estas Chlumek Německá hora kun supermara alteco 636 metroj kaj Chlumek kun alteco 644 metroj. Direkte sudoriente estas monteto Javorovice (599 metroj). Pluaj montetoj en la ĉirkaŭaĵo estas Hrčoven (551 metroj), Hůrka (508 metroj), Malá Křížová (585 metroj), Zadní Javorovice (589 metroj) kaj Ostrý vrch (594 metroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1325.

La 5-an de majo 1945 je la 16:30 horo la municipo estis liberigita fare de usona motorizita taĉmento, kiu alveturis direkte de Chalupy kaj Štefle.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de loĝantoj estas indikata por Chodská Lhota laŭ rezultoj de popolnombrado inkluzive de lokaj partoj, kiuj en konkreta tempo apartenas al ĝi.

Evoluo de nombro de loĝantoj laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
940 884 822 799 827 811 735 552 526 441 426 399 375 418
Evoluo de nombro de domoj por la jaroj 1869 - 2011
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
129 139 144 141 137 139 150 154 144 138 134 144 158 169

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]