Šitboř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šitboř
germane Schüttwa
vilaĝo
Vilaĝplaco en Šitboř
Oficiala nomo: Šitboř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Poběžovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 46 (2009)
Situo Šitboř
 - koordinatoj 49° 29′ 53″ N 12° 47′ 31″ O / 49.49806 °N, 12.79194 °O / 49.49806; 12.79194 (mapo)
Katastro 3,62 km² (362 ha) Šitboř
Loĝantaro 68 (2021)
Denseco 18,78 loĝ./km²
Fondo 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šitboř
Portalo pri Ĉeĥio

Šitboř (germane Schüttwa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Poběžovice, en distrikto Domažlice. Ĝi troviĝas sude de Poběžovice. Estas ĉi tie registritaj 46 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 68 loĝantoj.

Šitboř estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,62 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Šitboř estis fondita verŝajne jam en la jaro 1248 kaj ĝi apartenas al la plej malnovaj municipoj en la regiono.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869312
1880308
1890326
1900344
1910324
1921315
JaroLoĝantoj
1930307
1950144
1961150
1970124
198081
199166
JaroLoĝantoj
200173
201180
202168

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al la vilaĝo dominas relikto de preĝejo de sankta Mikolao, signifa gotika nemovebla memorindaĵo, kiu apartenas al unu el la plej malnovaj en la tuta regiono.

Kontraŭ la preĝejo poste trovigas eksa paroĥo konstruita en la jaro 1805. En la vilaĝplaco kreskas en Bohemio nekutimaj arboj - morusoj.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En Šitboř ĉirkaŭ la jaro 1350 naskiĝis verkisto Jan ze Šitboře, konata ankaŭ kiel Jan z Teplé (Johannes von Tepl) resp. Jan ze Žatce (Johannes von Saaz). Li estis lernanto de humanisto Jan ze Středy (Johannes von Neumarkt), konfidenca amiko kaj kanceliero de Karolo la 4-a. Jan ze Šitboře estas aŭtoro de signifa mezepoka verko "Plugisto el Bohemio" (Der Ackermann aus Böhmen).

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]