Zubřina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zubřina
Zubřina en Domažlice
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Situo Regiono Plzeň
Longeco 33 km
Akvokolekta areo 214 km²
Fluo
Fonto ĉe Pasečnice (Šumava)
- Alteco super marnivelo 552 m
Enfluejo al Radbuza
- Alteco 355 m
Altecodiferenco 197 m
Geografio
Trairataj urboj Domažlice
Alfluantoj
- Dekstraj Zahořanský potok
vdr

Zubřina [zubĵina] estas rivereto en regiono Plzeň en Ĉeĥio. Ĝi fontas proksime de vilaĝo Pelechy, fluas unue norden, poste orienten tra la urbo Domažlice kaj denove turniĝas norden. Ĉe la urbeto Staňkov ĝi enfluas en riveron Radbuza[1].

Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 22 km[1] kaj 33 km[2].

En la malsupra parto, proksimume ekde Domažlice, ĉe taŭga akvonivelo eblas veturi sur Zubřina per sportaj boatoj, sed necesas porti la boatojn trans digetojn, kiuj reguligas la fluon de la rivero.

Inter Domažlice kaj Staňkov la fervoja linio 180 inter Pilseno kaj Furth im Wald sekvas la valon de Zubřina; ĝi dufoje transveturas la riveron.

Zubřina trafluas aŭ preterfluas tra jenaj municipoj kaj vilaĝoj: Pelechy, Stará Pasečnice, Pasečnice, Nová Pasečnice, Havlovice, Bezděkovské Předměstí, Město, Radonice, Milavče, Nahošice, Výrov, Blížejov, Přívozec, Chotiměř, Osvračín kaj en Staňkov II ĝi kunfluiĝas kun Radbuza.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 32′ 47″ N 13° 3′ 51″ O / 49.54639 °N, 13.06417 °O / 49.54639; 13.06417 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 řeka Zubřina - Česká republika (ĉeĥe) (HTML). infoglobe. Alirita 2013-05-09.
  2. Zubřina (ĉeĥe). Alirita 2013-05-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.