Hojsova Stráž estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železná Ruda en distrikto Klatovy. La vilaĝo situas en supermara alteco 890 metroj sur okcidenta deklivo de monto Můstek super valo de supra fluo de rivero Úhlava kaj ĝi estas malproksima de Železná Ruda proksimume 9 km tra norda direkto. Parto de Hojsova Stráž estas ankaŭ montara domaro Prenet kun kapelo de sankta Kunhuta, kiu situas sur vojo de historia pado nomata Světelská stezka. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 137 loĝantoj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1614. La devene adomaro estis fondita apud minejoj por fererco. En la jaro 1850 ĉi tie estis fondita bierfarejo, sed kiu estis en la jaro 1946 nuligita.
La vilaĝo fariĝis pli konata nur en la 20-a jarcento dank' al evoluo de turismo en Šumava. Hodiaŭ Hojsova Stráž estas signifa centro de vintra kaj somera refreŝigadoj, troviĝas ĉi tie ankaŭ skitreniloj.