Vincento Ferrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Vincento Ferrer)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vincento#Sanktuloj.
Sankta
Vincento Ferrer
Persona informo
Vicent Ferrer
Naskiĝo 23-an de januaro 1350 (1350-01-23)
en 23-a de januaro 1350
Morto 5-an de aprilo 1419 (1419-04-05) (69-jaraĝa)
en 5-a de aprilo 1419
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latinohispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Valencio vd
Familio
Gefratoj Bonifacio Ferrer vd
Parencoj Vicent Ferrer vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • misiisto • ordenfrato vd
Sanktulo
Kanonizo 3-a de junio 1455, en kirko Santa Maria Sopra Minerva (Romo) de Kaliksto la 3-a
Festotago 5-a de aprilo
Atributoj dominikana vesto; fajro en la formo de globo, stelo aŭ flamo sur la kapo aŭ sur la mano; libro; trumpeto; kolombo; paro de flugiloj; baptokuvo.
Patroneco Konstruantoj de tegmentoj, plumbistoj, kultivistoj, predikistoj.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vincento FERRER (hispane Vicente Ferrer, valencie Vicent Ferrer; naskita la 23-an de januaro 1350 en Valencio, mortinta la 5-an de aprilo 1419 en Vannes) estis hispana dominikana sacerdoto. Li provis pace solvi la okcidentan skismon de la katolika eklezio. En 1455 li estis sanktigita de papo Kaliksto la 3-a (same valenci-landano).

Liaj sanktulaj atributoj estas fajra globo, stelo kaj baptujo. Li ofte estas prezentata kiel predikanto, kun levita dekstra montra fingro kaj libro en la maldekstra mano.

Oni asertas pri li la konvertadon de miloj da nekristanoj kaj diversajn miraklojn, ekzemple la refluigon de sekiĝinta akvofonto kaj la aperon de flamo super lia kapo.

Vincento Ferrer en 1405 enardigis perpredike el la Preĝejo de Santiago del Arrabal, Toledo, Hispanio, la kontraŭjudisman senton de la paroĥanoj, tiele instigitaj al atakoj kontraŭ judoj, kiuj, por eviti morton, rifuĝis al en la preĝejoj. Tamen li strebis moderigi la sovaĝecon de la masakrantoj, kondamnis la atakojn kaj instigis pliĝuste konvinki judojn laŭparole[1]. Al la toleda juda komunumo li senigis ĝian ĉefan sinagogon, kiu poste estis konata kiel katolika preĝejo de Sankta Maria Blanka.

Verkoj (latine)[redakti | redakti fonton]

Vincento Ferrer; bildo fare de Francesco del Cossa
  • De moderno ecclesiae schismate (doktoreca disertaĵo, teologia pravigo de la legitimeco de Klemento la 7-a)
  • De vita spirituali
  • Sermones
  • De suppositionibus dialecticis
  • Quaestio solemnis de unitate universalis
  • Tractatus novus et valde compendiosus contra perfidiam iudaeorum
  • Tractatus consolatorius in tentationibus circa fidem
  • Liber de sacrificio Missae
  • De suppositionibus terminorum
  • De interiori homine formatvus
  • De unitate universalis

Referencoj[redakti | redakti fonton]