Saltu al enhavo

Kaliksto la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Kaliksto la 3-a
209-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Alfons de Borja
Pontifiko de 8-a de aprilo 1455
ĝis 6-a de aŭgusto 1458
Antaŭulo Nikolao la 5-a
Sekvanto Pio la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 31-a de decembro 1378
en Xativa, Valencio
Morto 6-a de aŭgusto 1458
en Romo, Italio
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Sant'Andrea della Valle [#]
Familio
Dinastio familio Borgia [#]
Patro Domingo de Borja [#]
Patrino Francisca (Marti) [#]
Gefratoj Isabel de Borja y Cavanilles • Catalina de Borja y Cavanilles [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kaliksto la 3-a (naskiĝinta kiel Alfons de Borja je 31-a de decembro 13786-a de aŭgusto 1458) estis Papo de la Katolika Eklezio de 8-a de aprilo 1455 ĝis sia morto.

Li estis filo de Domènec de Borja, sinjoro de Canals. Li apartenis al familio de la malalta nobelaro Valencilanda, kiu akiris pli altan rangon apogante la reĝon Petron la 3-an dum la Milito de la Unio. Li doktoriĝis pri juro interna kaj kanona en Lleida. En tiu urbo li estis katedrulo pri teologio kaj kanoniko de la katedralo. Li estis konsilanto de la reĝo Alfonso la 3-a de la Kataluna-Aragona Konfederacio, prezidanto de la konsilio de sankta Klara, en Napolo, kaj reĝa ambasadoro en la konsilio de Konstanco.

En 1429 li akiris la rifuzon pri la tiaro de Klimento la 8-a (Gil Sanxis Munyós), en Peñíscola. Por rekompenci, li estis nomumita episkopo de Valencio fare de la papo Marteno la 5-a (1429-1458), posteno kiu estis ligota al lia familio dum pli ol jarcento.

Traktinte la repaciĝon inter Alfonso la 4-a kaj la papo Eŭgeno la 4-a, ĉi tiu nomumis lin kardinalo en 1444. Li estis elektita papo en 1445 antaŭ la nereduktebla disdividiĝo de kardinaloj inter partizanoj de la familio Colonna kaj de la familio Orsini, kiuj sin disputis la elekton, kaj li daŭrigis la pacigan politikon komencitan de sia antaŭulo Nikolao la 5-a kun la Paco de Lodi.

En 1458 li rifuzis agnoski la rajtojn sur Napolo de Ferdinando, naturala filo de Alfonso la 4-a, kaj ĉi tie li plifirmigis la rajtojn de la Sankta Seĝo.

Pro la alpreno de Bizanco fare de la turkoj (1453), li provis organizi grandan krucmiliton kiun predikis Giovanni da Capistano. Kun la helpo de Hungario kaj de János Hunyadi, guberniestro de Kroatio, komisiita al la papa legato Juan de Carvajal, li reakiris Beogradon (1456) kaj, kun helpo de Alfonso la 4-a, liberigis Albanion (1457). li kardinaligis siajn nevojn Roderic de Borja (estontan papon Aleksandron la 6-an) kaj Lluís Joan de Milà. Ĉi tiun li faris ĝenerala kapitano de la pontifikaj ŝtatoj.

Ĉi tiu nepotismo kaj la protektado kiun li ofertis al la familioj Borja, Llançol kaj Milà, krom multegaj katalunoj metitaj en altajn postenojn de la Eklezio, kreis antipation de la romanoj kontraŭ li, kiuj vokis "O Dio, la Chiesa di Roma in mani dei catalani!" ("Ho Dio, la Eklezio de Romo en manoj de la katalunoj!").

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]