Laka (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laka
Lago Laka en somero
Lago Laka en somero
lagoglaĉera lago
Situo Šumava (Ĉeĥio)
Speco de la lago glaĉera
Ĉefaj fontoj (malgrandaj)
Ĉefaj elfluoj Jezerní potok
Insuloj flosantaj insuloj
Areo de la baseno 1,348 km²dep1
Landoj de la baseno Ĉeĥio
Datenoj
Koordinatoj 49° 6′ 39″ N, 13° 19′ 41″ O (mapo)49.11083333333313.328055555556Koordinatoj: 49° 6′ 39″ N, 13° 19′ 41″ O (mapo)
Laka (Ĉeĥio)
Laka (Ĉeĥio)
DEC
Laka
Laka
Map
Laka
Supermara alteco f11.096 m
Surfaca areo 2,78 hadep1f5
Maksimuma longo 350 mdep1f6
Maksimuma larĝo 75 mdep1f7
Akva volumeno 40.000 m³dep1f8
Maksimuma profundo 3,9 mf10
Averaĝa profundo 1,4 mf11
vdr

Laka (germane Lackensee) estas lago en okcidenta Ĉeĥio, en la Šumava. Ĝi situas nord-okcidente de monto Plesná en valeto 1.096 metrojn alta.

La lago etendiĝas ĉirkaŭ 350 metrojn nord-sude; ĝia maksimuma larĝo estas ĉ. 75 metroj. Ĝi tendencas malprofundiĝi; kun maksimuma profundo de nur 4 metroj ĝi estas la plej malprofunda lago en la Bohemia arbaro. Ĝi troviĝas en la unua zono de la naturparko "Bohemia arbaro" kaj do estas aparte protektita. Turistoj povas atingi ĝin piedire (aŭ vintre surskie).

En la lago troviĝas flosantaj insuloj; ĝi estas la sola lago en la ĉeĥa parto de la Bohemia arbaro, kiu havas tiajn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La lago estas menciata en la romano Skláři de Karel Klostermann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]