Bordelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bordelo en Ĉeĥio
Prostituitino en bordelo

Bordelo estas domo aŭ parto de domo, aranĝita por la komerco per prostituado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Efeso prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.

En Pompejo ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cendroj de Vezuvio.

En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.

Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]