Jedlina (Lesná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jedlina
Jedlina
(Nový Losimtál)
germane: Neu Losimthal
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Jedlina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Lesná
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Jedlina
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 18″ N 12° 28′ 37″ O / 49.70500 °N, 12.47694 °O / 49.70500; 12.47694 (mapo)
Katastro 12,67 km² (1 267 ha) Jedlina
Marĉoj Paroĥaj marĉoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Jedlina (ĝis la jaro 1948 Nový Losimtál, germane Neu LosimthalNeulosimthal)) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, laŭ kiu estas nomita nuntempa katastra teritorio, situinta en montaro Bohemia arbaro, en hodiaŭa distrikto Tachov. Ofice ĝi pereis en la jaro 1974, kvankam plimulto de konstruaĵoj pereis jam en la 1950-aj jaroj dum konstruado de limzono. En la municipo troviĝis krom aliaj preĝejo, lernejo kaj ankaŭ unika konstruaĵo – Pavilono de Güntner – hospitalo (tiu ĉi konstruaĵo apartenis al tiuj, kiuj situis en la municipo plej longe). La lastajn domojn en la municipo uzis soldatoj. Pri la pereinta municipo, kie en 93 domoj vivis 530 loĝantoj (en la jaro 1930), hodiaŭ atentigas tombejo en la norda parto de la municipo kaj surloke videblaj fundamentoj de domoj, inkluzive de la preĝejo kaj la hospitalo. Proksime de la pereinta municipo troviĝas nacia naturmemorindaĵo Na požárech kaj en la katastra teritorio situas ankaŭ naturrezervejo Paroĥaj marĉoj. La tuta areo de la eksa vilaĝo situas en PPR Bohemia arbaro.

Jedlina situis en katastra teritorio kun areo 12,67 km², kiu apartenas al municipo Lesná.