Sekurigo de la ŝtatlimo de Ĉeĥoslovakio dum la malvarma milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la devena fera kurteno en Čížov
Monumento de fera kurteno kun ĉeĥa erinaco en Bučina

Sur la limo de komunisma Ĉeĥoslovakio, ĉefe laŭlonge laŭ la limo kun Federacia respubliko Germanio kaj la neŭtra Aŭstrio estiĝis dum periodo de la malvarma milito sistemo de obstakloj, kiuj funkciis ĝis la jaro 1989. La obstakloj malebligis al elmigrado de la civitanoj de Ĉeĥoslovakio al Okcidento, sed fare de la tiama propagando ili estis priskribataj kiel barilo kontraŭ infiltriĝo de la malamikaj agentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito kaj divido de Germanio en la jaro 1949 la limoj de Ĉeĥoslovakio jam estis "limigita regiono". Ekde la jaro 1951 komencis konstruado de "fera kurteno" en la praktiko - nealirebleco de la ĉeĥoslovakaj limoj estis unu el prioritatoj de la tiama komunisma reĝimo kaj do pro celo de ilia gardado estis elspezita multe da mono kaj homaj fortoj. La limregiono komencis jam kelke da kilometroj en la enlandon, ĉirkaŭ 100 metroj de la limo estis konstruita signalbariloj kaj la limo mem estis markita per markiloj kaj en la unua periodo eĉ per barilo el pikdrato, kiu devis esti sub tensio 5 kV. Ekde la jaro 1968 alternis ĝin duobla drata barilo, simila al tiu en enlandgermana limo. Konsisto de la limo estis ankaŭ konstruo de gardoturoj, plimulte ne per masonitaj, sed per feraj kaj plejparte per lignaj konstrukcioj kaj per plua infrastrukturo, kiu nombris helpkonstruaĵojn por limgardistaro, diversajn terenajn postenojn, eventuale ekzercejojn por hundoj, kaj la vojojn kunigantaj tiujn ĉi objektojn. En kelkaj regionoj estis eĉ metitaj minojn, ekz. PP Mi-Ba, PP Mi-D kaj PP Mi.

La ĉeĥoslovaka fera kurteno notis masivan "trarompon" en unu specifa evento, kiu estis komence de novembro de 1989 ondo de amasa elmigrado de orientaj germanoj ĝis FGR kun haltejo antaŭ germana ambasadorejo en Prago. Okazis neniu konfrontado, ĉar tiama registaro konsentis kun tiu ĉi transŝovo.

Mallongtempe post ĉeĥoslovaka revolucio, ekde la 5-a de decembro 1989 la zono de obstakloj estis sur la limo de Ĉeĥoslovakio nuligita. Nuntempe Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio estas membroj de Schengen-spaco, kio signifas, ke iliaj komunaj limoj jam ne plu estas gardataj kaj vojaĝantoj povas libere transpaŝi ilin, eĉ sen pasporta kontrolo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]