Čížov (Horní Břečkov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čížov (apartigilo)
Čížov
germane Zaisa
vilaĝo
Meze de la vilaĝo
Oficiala nomo: Čížov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Horní Břečkov
Historia regiono Moravio
Parto de Nacia parko Podyjí
Montaro Jeviŝovica montetaro
Najbaras kun Hardegg Aŭstrio
Domoj 40 (2009)
Rivero Dijo
Situo Čížov
 - koordinatoj 48° 52′ 33″ N 15° 52′ 19″ O / 48.87583 °N, 15.87194 °O / 48.87583; 15.87194 (mapo)
Katastro 14,69 km² (1 469 ha) Čížov
Loĝantaro 50 (2021)
Denseco 3,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čížov (Horní Břečkov)
Portalo pri Ĉeĥio

Čížov (germane Zaisa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Břečkov, en distrikto Znojmo. Čížov troviĝas en Nacia parko Podyjí proksime de la ĉeĥa-aŭstria ŝtatlimo kaj ĝi servas kiel elirpunkto por viziti la nacian parkon aŭ urbon Hardegg en la aŭstria flanko de la limo (limpasejo Čížov–Hardegg). Estas ĉi tie registritaj 40 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 50 loĝantoj.

Čížov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 14,69 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1323.

Bataloj je doganejo en Hardegg[redakti | redakti fonton]

Ponto kuniganta Čížov kaj Hardegg, dekstre konstruaĵo de doganeja ofico

Ponto trans rivero Dyje ĉe la limpasejo Čížov–Hardegg estis post proklamo de ĝenerala mobilizo la 23-an de septembro 1938 subminita kaj preparita por eksplodigo, dum kio okazis al parta malmuntado de pontero. En senpera proksimeco de la ponto, sekurigita per bariero Ippen, estis en la jaro 1937 konstruita konstruaĵo de doganejo, kies konsisto estis unu bastiona fortikaĵeto, kamuflita sub tavolo de stuko kvazaŭ balkono. Defendon de la pasejo subtenis ankaŭ linio de objektoj de malpezaj fortikaĵoj de nova tipo de modelo 37. Antaŭ la doganejo estis konstruita koneksa kontraŭtanka obstaklo el du vicoj de ŝtalaj ĉeĥaj erinacoj, plenigita per obstaklo el pikdrato. La armitaj kunpuŝiĝoj ĉi tie daŭris kun paŭzoj de la 25-a de septembro ĝis la 5-an de oktobro 1938. La doganejon defendis trupoj GDŜ subgvide de Karel Tojšl, kiujn dum ĝia defendo subtenis pafado el la linio de la malpezaj fortikaĵoj. Atakoj de Freikorps estis dekomence subtenataj de maŝinpafila pafado de taĉmentoj de germana armeo, kiuj pli poste laŭ atestoj de Karel Tojšl rekte enaktiviĝis en la okazantajn batalojn. Spite al multaj provoj transpaŝi riveron Dyje la ĉeĥoslovakaj defendantoj sukcesis savi la limpasejon ĝis eldono de tiu ĉi regiono enkadre de lasta anekso. La germanoj pagis sian provon konkeri la limpasejon preskaŭ per 22 mortintoj, dume la defendantoj havis 4 leĝere vunditojn.

Post la jaro 1989[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1989 estis en la vilaĝo onservita parto de la limpasejaj obstakloj kreantaj ferkurtenon sur la limoj kun Aŭstrio. El la devena sekurigo estas konservita priserva komunikaĵo, erinacoj kaj piramidaj obstakloj, bariloj el la pikdrato kaj gardoturo. Tio estas ununura konservita parto de la ferkurteno en Ĉeĥio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869220
1880217
1890232
1900230
1910196
1921180
JaroLoĝantoj
1930223
1950123
1961111
1970103
198092
199162
JaroLoĝantoj
200168
201162
202150

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kapelo de Virgulino Maria Dolora kaj Dek kvar sanktaj hepantoj
  • Belvedero Hardegg - belvedero kun ligna altano sude de la vilaĝo
  • limreionaj bariloj el tempoj de malvarma milito
  • obelisko de baronino Mniszková el la jaro 1860

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]