Stuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marmora stuko (imitado de marmoraj kolonoj, muroj)

Stuko estas tavolo de mortero, almetata ekstere sur brikmuro aŭ interne sur plafonoj, muroj kaj vandoj por ŝirmo kaj izolo de la surfaco. Stuko povas esti ankaŭ speco de mortero el marmorpulvo, kalko kaj kreto, kiu sekiĝinte similas al marmoro (marmora stuko).(PIV) Stuko estas ankaŭ tiu gipsa stuko, kiu povas ornami la internan aŭ eksteran surfacon.

Laŭ Francisko Azorín stuki estas Tegi muron, imitante marmoran supraĵon, per speciala ŝmiraĵo.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana stucchi (kortiko). Kaj li aldonas la terminojn stuko, por miksaĵo, mortero, kies ŝmirpentro surmura imitas marmoron, ŝtonon, kaj du stukotipojn, nome gipsa kaj kalka.[2]

La gipsa ornama stuko[redakti | redakti fonton]

gipsa ornama stuko

Ĝi konsistas el gipso, kalkŝtona polvo, sablo, glueca akvo (kelkfoje kun ovoblanko) kaj kolorigaĵo. Oni povas ĝin formi sur la muro (post sekiĝo) aŭ antaŭ almeto, aparte en ŝablonoj, metiejo. En la dua kazo, oni algluas la pretan gipsan stukon.

Historio de la gipsa stuko[redakti | redakti fonton]

La gipsan stukon inventis la mezopotamia kulturo; uzis ĝin la kreta, mikena, etruska, romia konstruartoj, poste ĝi estis forgesita. Ĝin remalkovris la angla gotiko (angle plaster work), ĝia abunda epoko estis la baroko, rokoko kaj precipe en la kopf-stilo (malfru-baroka). Post la secesio, ĝi eksmodiĝis, remodigis ĝin la postmoderna konstruarto.

Post apero de la papermaŝa stuko, ĝi amase aperis sur la eksteraj muroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 191.
  2. Azorín, samloke.