Gipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puco)
Jump to navigation Jump to search
Gipsa kristalo el Friedrichroda, en Turingio.
Gipsa fosejo.

Gipso estas laŭ PIV [b]lanka pulvoro, ricevita per parta senakvigo de gipsoŝtono sub varmoago (150—200°C), k uzata en diversaj industrioj pro ĝia eco formi, se miksite kun akvo, solidan, neduran mason, kiu poste hardiĝas.[1]

Laŭ Francisko Azorín gipso estas Sulfato de kalko uzata kiel ŝmiraĵo en la konstruado.[2] Li indikas etimologion el greka gipsos kaj de tie la latina gipsum (gipso),[3] kaj li aldonas terminojn tera gipso, kristala gipso, alabastra gipso, mortero de gipso, gipsi por ŝmiri per gipso; aldoni gipson al solvaĵo.[4]

El tiu gipso oni fabrikas pulvoran ligenton (morteraĵo). Tiu foje ricevas la fakan terminonomon puco.

La dureca valoro laŭ Mohs de gipso estas ekzakte du.

Gipso kiel mineralo[redakti | redakti fonton]

Pulvorigita gipso.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Gipso kiel konstrumaterialo aŭ puco[redakti | redakti fonton]

Unu el gipso farita konstruŝtono, farita ĉ. 1870.
Pucita vando en Pompejo (79 a. K.)
Pucisto laboranta. Pentraĵo el la frua 19a jarcento de John Cranch (1751 - 1821).
Difektita puco ĉe domo
Nepucita novkonstruo

Puco estas konstrufaka esprimo. Ĝi estas ordinara mortera tegaĵo de masonitaj muroj, septoj kaj certaj tipoj de tektoj, pretigita el specialaj morteroj, kutime en tri fazoj: 1. Maldika ŝprucaĵo de maldensa cementa-sabla miksaĵo. celo: ankri pucon al la masonaĵo. 2. Kerna tavolo el grobgrajna mortero. Celo: ebenigi la surfacon. 3. surfaca fajna maldika tavolo traktata per speciala glatigilo aŭ frotilo. [5]

Gipso kiel materialo por diversaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Mano en gipso.

Gipso estas uzata en medicino, ekzemple por senmovigi kuracatan rompitan oston dum tiu resolidiĝas kaj fermas la rompaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Konsultita la 24an de Novembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
  3. Azorín, samloke.
  4. Azorín, samloke.
  5. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]