Ekstermo de Lidice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lidice (apartigilo)

Ekstermo de Lidice (Ĉeĥio)
DMS
Lidice
Lidice
DMS
Prago
Prago
La situoj de Lidice kaj Prago
La neniigita Lidice

Ekstermo de Lidice estis ekstermo de granda parto de loĝantoj de ĉeĥa vilaĝo Lidice fare de germanaj okupantoj. Post sukcesa atenco de ĉeĥaj paraŝutistoj kontraŭ Reinhard Heydrich en la jaro 1942 la municipo Lidice estis bruligita kaj perforte egaligita kun la tero kaj ĉiuj lokaj loĝantoj murditaj aŭ forŝovitaj en koncentrejojn.

Antaŭludo[redakti | redakti fonton]

Fundamentoj de bieno de s-ro Horák
Nur bordero en herbo rememorigas preĝejon de sankta Marteno kaj malnovan lernejon.

Post la atenco kontraŭ reprezentanta regna protektoro SS-Obergruppenführer Reinhard Heydrich la 27-an de majo 1942 ankoraŭ pligradiĝis teroro de la naziaj okupantoj kontraŭ la ĉeĥa nacio. Eĉ spite al ekzekutoj de centoj da homoj kaj ampleksaj razioj ili ne sukcesis kapti la krimintojn de la atenco. Kiam la 4-an de junio 1942 Heydrich mortis pro la sekvoj de la atenco, la nazioj decidiĝis al en Ĉeĥio ĝis nun neaŭdata timiga agado; signifan parton en la plano de la ekstermo de Lidice havis ambicia ŝtata sekretario de ofico de la regna protektoro SS-Obergruppenführer Karl Hermann Frank.

Pro kunludo de cirkonstancoj estis kiel viktimo elektita ĝuste Lidice: la 3-an de junio Jaroslav Pála, posedanto de fabriko je baterioj en Slaný, ricevis en la manojn suspektindan amleteron adresita al unu el dungitinoj de la fabriko, al certa Anna Marusczáková el Holousy ĉe Brandýsek. En ĝi estis skribite: "Kara Anjo! Pardonu, ke mi skribas al vi tiel malfrue... Kion mi volis fari, mi faris. Tiun fatalan tagon mi dormis ie en Čabárna. Mi estas sana. Ĝis revido ĉisemajne kaj poste ni jam ne vidos nin. Milan." Pála, konjektante, ke la skribinto de la letero povas esti enplektita en la atencon, sciigis ĝendarmaron kaj tiu donis la leteron al gestapo. Marusczáková, kiu vere ne konis la nomon de sia amanto, dum esplor-demandado menciis krom aliaj, ke la menciito petis ŝin, ke ŝi en Lidice en familio de Horák-idoj transdonis saluton de ilia filo. Sekvis razio en Lidice kaj aresto de familioj de Horák-idoj kaj Stříbrný-idoj, pri kies filoj estis konate, ke ili deĵoras en la ĉeĥoslovaka armeo en Anglio. Sed hejmkontroloj eĉ nek esplor-demandadoj malkovris nenion suspektindan. La sekvantan tagon estis kiel amiko de Marusczáková identigita Václav Říha, laboristo el Vrapice ĉe Kladno. Ĉar li estis edziĝinta kaj li timis, ke lia malfidelo kun knabino el proksima vilaĝo vidiĝos, li volis fini la amrilaton kun Marusczáková kaj li sendis al ŝi tial helpe de kunlaborantoj tiun leteron, kiu devis kaŭzi romantikan impreson, ke li estas enigita en rezistmovadan agadon kaj ke li foriris por kaŝi sin en arbaroj ĉirkaŭ Křivoklát. Al la gestapo el Kladno estis baldaŭ klare, ke Říha, Marusczáková eĉ nek Horák-idoj havas kun la atenco kontraŭ Heydrich nenion komunan; en Lidice estis malkovrita neniu municio, elsendigiloj eĉ ne kaŝataj personoj kaj kun tiu ĉi rezulto estis donita raporto en Prago.

En Prago intertempe Karl Hermann Frank, esperante, ke li plifortigos sian postenon kaj helpos sian nomigon de venonta regna protektoro, decidiĝis eluzi Lidice kiel montro de sia "energia sinagado". Frank la 9-an de junio persone prezentis dum funebro de Heydrich en Berlino sian intencon al Hitler kaj returne li ricevis konsenton al ĝi. Lidice devis esti bruligita kaj egaligita kun la tero, la plenkreskulaj viroj pafmortigitaj, la virinoj malliberigitaj en koncentrejoj kaj la infanoj donitaj al "aparta edukado".

La ekstermo de Lidice[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie situis Lidice – suma vido de nordo
Membroj de SS trarigardas la ruinojn

Vespere la 9-an de junio Lidice estis ĉirkaŭigita fare de taĉmentoj de SS kaj germana polico kaj neniu darfis forlasi la municipon. Organiza stabo de la tuta agado estis jam surloke kaj komadis al ĉio.

La urbestro estis devigita eldoni ĉiujn municipajn valoraĵojn kaj la loĝantoj komencis esti post noktomezo venigataj el siaj hejmoj. La viroj pli aĝaj de 15 jaroj estis amasigataj en kelo kaj bovinejo de la bieno de Horák. Ĉiuj pli valoraj aĵoj, ĉevaloj, brutaro, agrikulturaj maŝinoj ks. estis amasigataj kaj forveturigataj en najbara Buštěhrad. Matene la 10-an de junio 1942 persone venis al la loko K. H. Frank, por ke li inspektu la likvidon de la vilaĝo. La virinoj kun la infanoj estis unue enpeligitaj en lokan lernejon, dum mateniĝo poste per aŭtobusoj transveturigitaj en gimnastikejon de Gimnazio Kladno. Intertempe la muroj de la pajlejo en najbareco de la bieno de Horák estis ĉirkaŭmetitaj per pajloj kaj matracoj (kontraŭ repuŝitaj kugloj) kaj preparita ekzekuttrupo. La lidicaj viroj estis poste venigataj po grupe (unue po kvin, poste po dek) al apuda ĝardeno kaj tie pafmortigitaj. Sume estis sur tiu ĉi loko murditaj 173 da ili. La plej aĝa havis 84, la malplej aĝa 14 jarojn. Ĉiuj domoj inkluzive de la lernejo, preĝejo kaj paroĥejo estis surverŝitaj per benzino kaj ekbruligitaj.

En la sekvantaj semajnoj kaj monatoj la restoj de la bruligitaj konstruaĵoj estis eksplodigitaj, neniigita tombejo inkluzive de ekshumigo de la mortintoj, forhakitaj arboj (krom ununura pirujo proksime de rojo, kiu estis de la germanoj konsiderata kiel sekiĝinta), per malkonstruaĵoj plenigita fiŝlago kaj ĉio egaligita al nerekono. Por forveturo de la malkonstruaĵo estis surloke konstruita kampa fervojo[1]. Eĉ estis sur kelkaj lokoj transŝovita vojo de la rojo, por ke nenio restu sur sia loko. Filmaj registroj, faritaj de la nazioj mem, ĝis hodiaŭ donas ateston pri la laboraĵo de pereo. La spaco, kie situis Lidice, devis farigota nuda kampo kaj la nomo de la vilaĝo forviŝita el la mapoj.

Sorto de la loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Lidice shall live

La 16-an de junio 1942 estis en pafekzercejo en Prago-Kobylisy ekzekutitaj pluaj 26 lidicaj loĝantoj: 7 virinoj kaj 8 viroj el familioj de Horák-idoj kaj Stříbrný-idoj, malliberigitaj jam antaŭe. Naŭ plenkreskaj viroj, kiuj estis dum la fatala nokto ekster Lidice (7 laboris, 1 en malsanulejo, 1 kelke da tagoj kaŝis sin en arbaroj) kaj 2 knaboj, ĉe kiuj estis dum registro de infanoj aldone konstatite, ke ili transpaŝis jam 15 jaron de la aĝo.

Statuaro de la murditaj lidicaj infanoj – ĉiu el ili ĉi tie havas sian portreton.

En Kladno la lidicaj infanoj estis esplorataj dum tri tagoj, por kiom ili estas el "rasa vidpunkto" taŭgaj al "reedukado". Tri estis elektitaj tuj en Kladno, pluaj sep infanoj malpli aĝaj ol unu jaro estis transdonitaj al germana orfejo en Prago-Krč, la ceteraj 88 infanoj estis transveturigitaj en Lodzon (pole Łódź, germane Lodsch, en novembro de 1940 germanoj alinomis la urbon je Litzmannstadt), kie estis el ili destinitaj al germanigo pluaj 7. La restantaj 81 infanoj estis la 2-an de julio 1942 transveturigitaj al proksima ekstermejo Chełmno (germane Kulmhof) kaj tie, verŝajne ankoraŭ la saman tagon, mortigitaj per elblovtubaj gasoj en speciala ekstermiga aŭtomibilo. Aldone estis sendita al morto ĝis Chełmno ankoraŭ unu el tri infanoj elektitaj al la germanigo tuj komence. Post la milito la supervivintaj infanoj oni kun dono de granda peno sukcesis en germanaj familioj kaj institutoj elserĉi kaj redoni al iliaj parencoj, sed da ili estis nur 17.

Lidice 2009.jpg

Cent okdek kvar lidicaj virinoj, kiuj estis la 12-an de junio 1942 forŝiritaj de siaj infanoj, estis (krom kelke da gravedaj, lasitaj dumtepe en Prago) transveturigitaj en koncentrejon Ravensbrück. 12 pluaj estis en Ravensbrück senditaj aldone en sekvantaj monatoj. 53 lidicaj virinoj mortis en la koncentrejoj kaj dum marŝoj de morto

Sume perdis la vivon 340 lidicaj loĝantoj (192 viroj, 60 virinoj kaj 88 infanoj).

Reeĥo en la mondo[redakti | redakti fonton]

Amastombo de 173 lidicaj viroj

La krima ekstermo de Lidice pro sia planeco kaj malvarmsangeco ŝtormigis la tutan mondon. Urboj kaj municipoj en Meksiko, Brazilio, Usono, Aŭstralio pro protesto kontraŭ la nazia barbareco alinomiĝis je Lidice; de nomo Lidice estis baptitaj la ĵus naskiĝintaj infanoj. Britaj ministoj fondis movadon Lidice shall live (Lidice vivos) kaj organizis kolekton por la renovigo de la municipo. Sub la nomo Lidice batalis ĉeĥoslovakaj tankoj en la orienta kaj la okcidenta frontoj. La okazintaĵo de Lidice estis baldaŭ kelkfoje filmita - eble la plej efika estis filmo The Silent Village (Silenta vilaĝo), filmita kun pure amatoraj aktoroj en realejo de kimria vilaĝo Cwmgiedd.

La eventoj en la okupata Ĉeĥoslovakio ne restis sen politika reeĥo. Nelonge post la atenco kontraŭ Heydrich kaj la sekva murdigo de Lidice kaj Ležáky la registarioj de Granda Britio (la 5-an de aŭgusto) kaj Francio (la 29-an de septembro) agnoskis la munkenan interkonsenton kiel malvalida ekde nura komenco.

Lidice renovigita[redakti | redakti fonton]

Skema plano de la municipo
Vido al la monumento, kiu rememorigas tiun ĉi tragedion

Tuj post la liberigo la loko de la homa tragedio estis provizore piete ĝustigita kaj la 10-an d ejunio 1945, en la tago de la tria datreveno, la ĉeĥoslovaka registaro promesis renovigi kaj konstruigi Lidice. Estis skribita arkitektura konkurso por pieta reguligo de la teritorio de la malnova Lidice kaj konstruado de la nova municipo en senpera najbareco. Fine de la kvardekaj kaj komence de la kvindekaj jaroj tiel nordokcidente de la eksa municipo elkreskis la nova Lidice nombranta 150 familiaj domoj.

La teritorio de la malnova Lidice estis proklamita Nacia kultura memorigaĵo; estas ĉi tie muzeo kun tutjare alirebla ekspozicio rememoriganta la lidican tragedion. Eble ĉiun vizitanton kortuŝos bronza statuaro de 82 lidicaj infanoj murditaj en Chełmno, la vivlaboraĵo de skulptistino Marie Uchytilová, kiu estas samtempe rememoro de ĉiuj infanaj viktimoj de la milito.

La sorto de Lidice ne estis sola; masakroj de civiluloj okazis dum la dua mondmilito tra la tuta Eŭropo. Ni rememoru Kortelisy kaj Český Malín (Ukrainio), Oradour-sur-Glane (Francio), Marzabotto (Italio) aŭ la ĉeĥa Ležáky. Sed per neniu krimo la nazioj ne fieris antaŭ la mondo tiel, kiel per la ekstermo de Lidice. Tial ĝuste Lidice en la okuloj de la monda publiko fariĝis simbolo de batalo kontraŭ la germana naziismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.