Sofia Rotaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Софи́я Миха́йловна Евдокименко-Рота́ру
Sofija Miĥajlovna Evdokimenko-Rotaru
Sofia Rotaru en 2009
Sofia Rotaru en 2009
Bazaj informoj
Alie nomata Sofia Rotaru
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1947 (1947-08-07) (70-jara)
en Marshyntsi
Edz(in)o Anatoliy Evdokimenko
Deveno Jalto, Kievo - Ukrainio, Moskvo - Rusio
Ĝenroj Popmuziko, Danca muziko, Elektronika muziko, Hiphopo, Punko, Ritmenbluso
Profesio kantaŭtoro, muzikistino, muzika producento, filma producento, moda dezajnistino, dancistino, aktorino
Instrumentoj kantado, gitaro, drumo
Aktivaj jaroj 1968 – nuntempo
Eldoninto Artur-Music
(2003)
Extraphone
(2002)
Sintez Records
(1991)
Warner Music Group
(1987)
Sony BMG Music Entertainment
(1976)
Кругозор
(1975)
Мелодия
(1972)
Retejo www.rotarusofia.ru
v  d  r
Information icon.svg

Sofija ROTARU, internacie ofte latinigita Sofia ROTARU (cirile Софи́я Миха́йловна Евдокименко-Рота́ру, Sofija Miĥajlovna Evdokimenko-Rotaru, naskiĝis kiel Sofja Rotaru la 7-an de aŭgusto 1947 en Marŝinco, Ĉernivca provinco, Ukrainio (inter 1914 kaj 1944 en rumana teritorio) estas kantistino kaj kantoverkistino popmuzika kaj aktorino. En la gepatra domo oni nur parolis rumane, ŝia gepatra lingvo. Ŝi famiĝis en 1971. Ŝis estis la unua repkantistino dum la sovetunia tempo. Ŝi lernis ludi jenajn muzikinstrumentojn : la bajanon kaj la domraon. Ŝi estis la unua soveta pop-kantistino kiu kantis recitativon kaj poste ankaŭ pop-, rep- kaj ĵazmuzikon. Sofija Rotaru estis la unua kantistino kiu provis kun ŝiaj novaj muzikformoj kaj kantomanieroj ligi okcidentajn ritmojn kun rusaj, ukrainaj kaj moldavaj melodioj. Ŝi alstrebas altnivelajn tekstojn en ŝiaj kantoj.

Post la rerusigo de la Krimeo ŝi rifuzis la rusan civitanecon.
Sofia Rotaru, konsiderata 'reĝino' de la ruslingva popkanto.

Ukraina civitaneco[redakti | redakti fonton]

Sofija Rotaru havas la ukrainan civitanecon kaj estas honora civitanino de la Krimeo kaj de Jalto, kie ŝi havas sian ĉefloĝlokon. Kantante en diversaj lingvoj kaŭzis flamajn diskutojn pri la demando al kiu kulturo Rotaru sin identĝas : moldava / rumana, ukraina aŭ rusa. Sur ŝia retejo, ŝi identiĝas sin kun la ukraina.

Multfaceta kaj multlingva kantistino[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas multfaceta kantistino kantante baladojn, ŝtonrokon, R&B, repon, dancon kaj teknomuzikon. Ŝi havas pli ol 400 kantojn en sia repertuaro en 8 diversaj lingvoj : krom en la rumana (moldova), ukraina kaj rusa lingvoj ankaŭ en pliaj lingvoj kiel la pola, bulgara, germana, franca kaj angla lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj - multlingveco en muziko

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

www.rotarusofia.ru

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la samtitolo angla kaj germana vikipediaj versioj.