Muzikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzikistino)
Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005

Muzikistoj estas homoj kiuj dediĉas sin al muziko ĉu kiel profesio ĉu kiel amatora ŝatokupo, tiuj kiuj ludas aŭ komponas muzikon.

Ĉiukaze en ĉiu kulturo kaj civilizacio (eĉ en la plej praaj) elstaris kaj elstaras tiuj profesiuloj. Ekde la komenca historio jam aperis kaj muzikistoj kaj kantistoj en ĉiuj artoj, ekzemple en pentrarto kaj skulptarto, ekzemple ekde la unuaj civilizacioj en Sumerio, Egipto, Antikva Grekio kaj Romo. En la eŭropa Mezepoko aperis tre ofte kantistoj kaj muzikistoj en la skulptaĵoj de la romanika arkitekturo.

Nuntempe oni povas klasigi la muzikistojn laŭ la muzikstilo, kiuj multegas. Fakte la tipa muzika grupo de la 20-a jarcento (kaj poste de la 21-a jarcento) enhavas almenaŭ unu kantiston kaj kelkajn muzikistojn.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj povas esti kategoriigata laŭ ties muzika rolo, inkluzivanta muzikilon kaj muzikstilo:

Muzikistinoj[redakti | redakti fonton]

Tra la historio, virinoj alfrontis sociajn barilojn, familiajn postulojn kaj eĉ siajn proprajn antaŭjuĝojn ankaŭ por disvolvi siajn muzikajn talentojn.

Muziko ĉeestas en virinoj de ĉiam. Ne estas virino, kiu iam ne lulis bebon per kanteto aŭ lulkanto.

Tiel same kiel muziko evoluis kun la tempopaso, ankaŭ la virinoj plifortiĝis por superi malfacilaĵojn en la mondo de arto kaj muziko. En malsamaj muzikaj ĝenroj elstaris talentaj virinoj, kiuj nur tra jaroj fariĝis referencoj por novaj artistoj. Ni povus demandi nin, kio estis la malintereso de la socio rilate al muzika produktado de virinoj? Kial silentigi iliajn verkojn?

Kiam ni pensas pri grandaj komponistoj ni ĉiam pensas en Mozart, Beethoven, Chopin, Bach. Ĉu estas kredinde, ke nur tiatempaj viroj  trovis inspiron en muziko, kaj virinoj ne? Aŭ okazis ke virinoj ankaŭ produktis brilajn melodiojn, sed ne sukcesis videbligi sin? Tia penso ne estas absurda, ĉar en ĉiuj epokoj gravaj virinoj partoprenis en la muzika agado. Sed bedaŭrinde ĉi tiu partopreno estis ignorita, aŭ preterlasita de siatempaj reprezentantoj de la muziko  kaj ankaŭ de la historio poste.

Kun la tempopaso, primuzikaj esploroj komencis nomumi virinojn kaj rekoni ilian kontribuon.

Unu el la gravaj taskoj de muzikologoj estas reakiri tiun memoron per rigardo al muzikagado de virinoj, kiuj en la muzikhistorio lasis siajn spurojn.

Famaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Klasika Muziko[redakti | redakti fonton]

Louis Armstrong

Elektronika muziko[redakti | redakti fonton]

Ĵaz-muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Benny Goodman

Pop-muziko[redakti | redakti fonton]

Regeo[redakti | redakti fonton]

Bob Marley

Rok-muziko[redakti | redakti fonton]

La rok-grupo R.E.M. en Padovo.

Esperantaj rokgrupoj[redakti | redakti fonton]

JoMo dum koncerto en Antverpeno (Belgio), 2007

Muziko kaj muzikistoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kiel Händel, Wagner, kaj Liszt.[1] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
  2. Boulton, 1984, paĝo 169.