The Doors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Doors

The Doors en 1968
The Doors en 1968
Fondo 1965 en Usono Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Malfondo 1973
Ĝenro psiĥedelika rokmuziko, ŝtonroko, blus-rokmuziko, acida rokmuziko
Oficiala retejo The Doors.com
Muzikistaro
kanto Jim Morrison
drumoj John Densmore
klavarinstrumento Ray Manzarek
gitaro Robby Krieger
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
The Doors
Persona informo
TTT
Retejo https://www.thedoors.com
vdr

The Doors estis usona rokmuzika grupo, organizita 1965 de Jim Morrison kaj Ray Manzarek en Venice Beach, Los Anĝeleso. La nomo estis prenita el la titolo de la eseo "The Doors of Perception" - "La pordoj de la percepto" de la verkisto Aldous Huxley.

En aŭgusto 1965 Jim Morrison skribis kelkajn tekstojn, ekzemple la postan Doors-kanton "Moonlight Drive", kaj montris ilin al Ray Manzarek. Ray aŭskultis ilin kaj esprimis sian ŝaton (precize en angla lingvo: "Those are the greatest fuckin' song lyrics I've ever heard. Let's start a rock 'n' roll band and make a million dollars." - Jen la plej grandiozaj kantaĉoj, kiujn mi aŭdis iam ajn. Ni lanĉu rokenrolan bandon kaj gajnu milionon da dolaroj!). Ambaŭ konis unu la alian de la University of California de Los-Anĝeleso. Ĉe la tiea filmlernejo instruis tiam jam famaj filmreĝisosoroj kiel ekzemple Stanley KramerJean Renoir kaj Francis Ford Coppola.

Unuafoje Jim ekzercadis en Rick and the Ravens, la grupo de Ray, kun liaj du fratoj kaj tri aliaj muzikistoj. Jim ne ludis instrumenton, sed kantis. Mallonge poste la aliaj muzikistoj partigis. John Densmore, kiun Ray konis de la meditadoinstruado, aliĝis al la grupo. Poste ili surbendigis ses kantojn. Ili prezentis la sonbendojn ĉe aro da muzikofirmaoj, sed tiuj konstante malakceptis ilin.

En oktobro Jim kaj Ray vidis dosieron de Billy James, manaĝero de Columbia Records en Kalifornio. Ili decidis, ke Billy estis sufiĉe "hip" por kompreni ilian muzikon. Du tagojn poste The Doors havis la unuan kontrakton kun Columbia.

Albumoj[redakti | redakti fonton]