Columbia Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Columbia Records
diskeldonejoregistrita marko vd
Dum 15-a de januaro 1889 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Edward D. Easton vd
Sidejo Novjorko
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

Columbia Records estas la plej malnova diskeldonejo sur la kampo de sonregistado.

Dumpase de la jaroj la eldonejo travivis multajn sinsekvajn posedantojn. Komence ĝi estis usona entrepreno sendependa, vendis en 1922 sian britan filion Columbia Graphophone Company, kiu siaflanke en 1926 transprenis la usonan gepatran entreprenon kaj kun ĝi kunfandis en 1931 al EMI. Pro la usona konkurencjuro EMI devis apartigi sin en 1934 de siaj nordamerikaj entreprenoj. Per tio ekestis usona eldonejo nome Columbia Records, kiun baldaŭ transprenis CBS, dum kiam ankaŭ EMI tenis eldonejon ĉi-noman (kaj per tio interalie disvendis sonregistaĵojn de la usona Columbia-firmao en Eŭropo). Ekde 1972 EMI ĉesigis la uzadon de la nomo Columbia Records. CBS estis aĉetata kun sia eldonejo Columbia Records en 1988 de Sony Music, kiu intertempe kunfandiĝis en Sony BMG, tamen daŭrigas la uzadon de la nomo Columbia Records.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Bruch: Von der Tonwalze zur Bildplatte, 1. Teil: Mechanische Tonspeicherung, Funkschau-Sonderheft Nr. 11, Franzis-Verlag, Munkeno 1983, ISSN 0172-2778
  • Howard Hazelcorn: Columbia Phonograph Companion Volume 1. Los-Anĝeleso (CA, USA): Mulholland Press Inc. 1999, ISBN 0-960-64665-5 (1-a eldono)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]