Dolchamar
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Dolchamar | |
---|---|
![]() Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Dolĉamar |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Hiphopo |
Aktivaj jaroj | 1999 – nuntempo |
Eldoninto | Vinilkosmo, memstare |
Dolchamar [dolĉ-amar'] (antaŭe Dolcxamar, vidu ankaŭ Dolĉamaro) estas muzikgrupo, kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando. Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon kaj kantas en Esperanto. La bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003. La grupo koncertis en pluraj Esperanto-aranĝoj.
Anaro[redakti | redakti fonton]
- Piechjo (Patrik Austin) – kantado, akustika gitaro
- Hannu Linkola – drumo
- Andrei Dumitrescu – klavaro, blovklavaro
- Sebastian Dumitrescu – akustika basgitaro
Diskaro[redakti | redakti fonton]
- 1999 - Kun ikso
- 2000 - Lingvo intermonda
- 2005 - Rebela Sono
- 2009 - Trejn Tu Noŭer
- 2010 - Trajn' nenien
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Dolchamar en MySpace
- Ree bela sono, artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira en Monato 2005/07-08, p. 35
- Verkoj de Dolchamar en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
|