Diskuto:Dolchamar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

TTT-ejo?[redakti fonton]

Ĉu nur por mi, aŭ ĉu la oficiala TTT-ejo estas tute fuŝita? --Briono 10:52, 18. Dec 2003 (UTC)

Fakte jes! nur aperas listo de .php3 dosieroj kaj .jpg bildoj, sed la paĝoj ne montriĝas. Arno Lagrange 11:37, 18. Dec 2003 (UTC)

La oficiala TTT-ejo bedaŭrinde ne plu ekzistas. Verŝajne iu aĉetis ĝin, kaj nur tie troviĝas la "ligil-farmo" plena de reklamoj. Plorante, mi forigis ĝin. --Viliam Búr 12:03, 24. Mar 2007 (UTC)

Nun ĝi (tio estas, la originala, dolchamar.com) estas pornejo. William PATTERSON 16:25, 29. Aŭg 2009 (UTC)

kantotekstoj[redakti fonton]

el Vikipediista diskuto:Sagitario

Saluton, Arno jam atentigis vin, ke la kantotekstoj aperu en la Vikifonto. Ĉu vi havas permeson aperigi ilin ĉi tie?

Se alvenas interkonsento, mi forigas ĉiujn tekstojn. RK

Jes mi atentigis ke loko por kantotekstoj aŭ poemoj prefere estu en Vikifontoj ol en Vikipedio. Cetere bonvolu atenti ne enŝuti dokumentojn malrespektante leĝojn pri aŭtorrajto. Arno Lagrange  18:24, 11. Jan 2005 (UTC)
Se vi (eble pli bone ni) ne havas eksplicitan permeson bonvolu forigi ilin, ĉar mi ankaŭ ne havas.
mi jam trovis -> [Kiam Arno atentigis min? Eble mi jam forgesis.]
vidu je Diskuto:Junaj_idealistoj AL
Bonvolu forigi ilin!
--Sagitario 13:16, 11. Jan 2005 (UTC)

Ĉu vere aperis Chu vi audis pri simia kaptilo? kaj la tuta teksto sen ĉapelitaj literoj? simia kaptilo RK

Ankaŭ ne plaĉas al mi, sed mi nur kopiis la originalajn tekstojn de Dolchamar kaj ili volitive uzis la h-metodon kaj "x" anstataŭ "ks"
--Sagitario 13:37, 11. Jan 2005 (UTC)
Vidu al: http://www.nettie.fi/dolchamar/eo/liriko.htm
--Sagitario 13:39, 11. Jan 2005 (UTC)

Ĉu vi pretas[redakti fonton]

  • Titolo sur la kompaktdisko mem: ĈU VI PRETAS
  • Titolo sur la 'juvelujo': ĈU VI PRETAS ? !
  • Titolo sur la libreto: Ĉu vi pretas ! ?

William Patterson 01:42, 10. Apr 2005 (UTC)

Kiuj estas la mebroj de la grupo? --Kristjan' 10:44, 13. Aŭg 2005 (UTC)

Leena Peisa[redakti fonton]

Ĉu Leena Peisa jam/ankoraŭ estas en la grupo, kiam ili ludis dum la IJK en Lesjöfors, Svedio, je 2003? Bonvole rakontu al mi, mi devas scii tion! Dankon. — N-true 14:35, 29. Jul 2008 (UTC)