Lingvo intermonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lingvo intermonda
Kovrilo de Lingvo intermonda
Artisto Dolchamar
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 2000
Daŭro
Ĝenro Hiphopo
Firmao Vinilkosmo
Dolchamar - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Kun ikso
1999
Sekva muzikalbumo
Rebela Sono
2005
vdr

Lingvo intermonda estas la unua muzikalbumo de Dolchamar. Ĝi aperis en 2000 kiel parto de Kolekto 2000.

Trakoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malbonulo
  2. Chu vi pretas?!
  3. Urbega nimfo
  4. Pacman
  5. Mi volas pli
  6. ...kaj pli...
  7. Tunel' tra la ter'
  8. Lingvo intermonda
  9. F--iĝu!

La kantoj estas verkitaj kaj produktitaj de P. Austin, ekcepte la teksto de la kanto Lingvo intermonda estas verkita de M. Saarnio kaj P. Austin; F--iĝu! estas verkita de D. Esperanto. Aparte la kanto Chu vi pretas?! iĝis furoraĵo inter la Esperanto-junularo kaj estas ankoraŭ ofte ludata en festivalaj diskĵokeoj.

Registroloko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kajero la disko estas registrita en Springfield Studios, Londono, kaj en Studio Gallstén, Porvoo kaj miksita en Studio Intermonda, Helsinko. Tiuj nomoj aludas al la loĝejo de Pieĉjo en Londono kaj Helsinko kaj al la ekzercejo de Dolcxamar en Porvoo. La disko estas efektive registrita kaj miksita de Piechjo kaj Hipo per persona komputilo.

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Dolchamar estis la unua bando en Esperantio, kiu nomis sintezilon 'zilo kaj kantadon voĉo. La bando vere ne havis drumiston, sed uzis sekvencilon kiel drumomaŝinon. Tiu drummaŝino estis nomata "Doctor Esperanto" alude al la bando Sisters of Mercy, kiu nomis sian drummaŝinon "Doctor Avalanche" (eo. Doktoro Avalanĉo). Pieĉjo neniam ludis la sintezilon koncerte nek Hipo Ohvo la gitaron, ĉar ili interŝanĝis instrumentojn tuj post registrado de la albumo.

Turneo Intermonda[redakti | redakti fonton]

Por promocii la albumon, Dolcxamar havis koncerton en Kulturcentro Caisa, Helsinko, maje de 2000 kaj somere koncertis en la festivaloj KAFE kaj KEF. Jarŝanĝe ĝi koncertis en IS 2000/01. La bando rapide populariĝis inter la Esperanto-junularo ĉar ĝi ludis pli modernan kaj junecan muzikon ol aliaj Esperantoartistoj. La koncertoj estis tre energiaj kun la karismata kantisto Sarĉjo.