Dean Reed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dean Reed
Bundesarchiv Bild 183-T1119-005, Berlin-Schönefeld, Empfang von Dean Reed.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Dean Cyril Reed
Alie nomata Mr. Simpatia, Red Elvis
Naskiĝo 22-an de septembro 1938 (1938-09-22)
en Denvero, Koloradio
Morto 13-an de junio 1986 (1986-06-13) (47-jara)
en Zeuthen
Edz(in)o Renate Blume
Ĝenroj Popmuziko, Kontreo, Rokenrolo
Profesio kantisto, muzikisto, aktoro, verkisto, filma reĝisoro
Instrumentoj Voĉa muziko, gitaro
Aktivaj jaroj 19581986
Eldoninto Capitol Records, Melodiya
Parencaj
temoj
Víctor Jara
Retejo www.deanreed.de
v  d  r
Information icon.svg

Dean REED estis usona kantisto, naskiĝinta la 22-an de septembro 1938 en Denvero (Usono) kaj mortinta la 13-an de junio 1986, kiu fariĝis la plej granda rokenrola stelo en la historio de Sovetunio. Li estis tiel fama, ke oni vendis liajn fotografaĵojn apud bildoj de Iosif Stalin. Malgraŭ tio, en okcidentaj landoj aŭdis pri li nur malmulte da homoj. Li estis trovita morta en lago proksime de Orienta Berlino. Ĉu li estis murdita de CIA? Aŭ ĉu eble de KGB? Aŭ ĉu de ĵaluziema edzo? Aŭ ĉu li memmortigis sin mem? Neniu scias.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en provinca usona familio. Liaj gepatroj estis instruistoj, kiuj ankaŭ okupiĝis pri bredado de kortobirdoj kaj porkoj por kompletigi la salajron. la knabo vivis kiel kutime en la tiama Usono. Li estis skolto, poste membro de asocio de junaj bienuloj. Li estis elstara en diversaj sportoj, kiaj rajdado, naĝado. En aĝo de 19 jaroj, li konkur-kuris kun mulo en distanco de 175 km kaj li venkis. Li ekokupiĝis pri gitarado en aĝo de 12 jaroj. Post abituriento, li studis meteologion en la Ŝtata Universitato de Koloradio, sed post du jaroj rompis la studadon. Li ekprovis konkeri Holivudon.

La sukceso[redakti | redakti fonton]

Li kontraktis kun la muzikentrepreno Capital kaj provis sin en la teatra lernejo de la filmstudio de Warner, kie li konatiĝis kun Paton Price. Tiu donis al li ne nur la fakan scion, sed ankaŭ la maldekstran vivaspekton. Lin atendis fakte grava sukceso nur en Latin-Ameriko.

Dean Reed vojaĝis kun gitaro trans la ŝultroj dum la tutaj dudekkvinjaroj, ekde la jaro 1961 ĝis 1986. Lin atendis en 1961 en Argentino centmil da fanatikuloj. Vidante la malriĉon kaj korupton en Sud-Ameriko li iĝis marksisto, pro kio oni malpermesis enveturon al Argentino, Ĉilio. Post tio li veturis al Eŭropo.

Li koncertis en 32 landoj, liaj gramofondiskoj apartenis al la plej vendataj ekde Bulgario ĝis Berlino. Rusoj donis al li la premion Lenin, li estis ja ilia usonano.

Li komencis kiel rokenrola kantisto, sed ekde ŝanĝoj de la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la lasta jarcento li orientiĝas al protestaj kantoj. En la jaroj 19621965 li restadas en Latina Ameriko, kie li akiras grandan popularecon. En la jaro 1966 li entreprenis multajn kantprezentojn tra Sovetunio. Dean Reed restadas en la jaroj 19671970 en Italio, kie li kreis vicon da filmroloj. Dum la 70-aj jaroj li estis kelkfoje arestita. Al la plej popularaj kantoj apartenis Angela Davis, Caminando e cantado, El Cantor, Guantanamera ktp. Ekde la jaro 1973 li vivis en tiama GDR. Li havis bonajn kontaktojn al la komunistaj gvidantoj de Germanio, Sovetunio.

Morto[redakti | redakti fonton]

Reed ĉiujare sendis la impost-sciigon al la usona imposta instanco kaj ĉiam reetenis la usonan ŝtatanecon. En 1986 provis reveni al Usono, sed li misinterpretis siajn eblecojn, en intervjuo defendis politikon de Sovetunio (Afganistano, Berlina muro ktp.). Post fermiĝis la pordoj antaŭ li en Usono kaj eĉ en Sovetunio kun ampleksiĝo de glasnosto.

Li emmortigis sin en 1986. Li skribis plurpaĝan audiaŭan leteron, en kiu li plendis je la tria edzino Renate Blume, kiu nomis lin malmultekosta jenkia pozisto. Li ankaŭ skribis leteron al Erich Honecker, en kiu li certigis la partian gvdanton, ke lia ago ne rilatas al politiko, li plu ne dubas pri sukceso de la komunismo.

Filmoj pri li[redakti | redakti fonton]

  • American Rebel: The Dean Reed Story (1985), dokumenta filmo

Ankaŭ Tom Hanks planas filmon pri li (ĉ. 2006), li aĉetis la filmigon de la libro La Ruĝa Elvis jam en 2004.