Víctor Jara
Víctor Jara | |
---|---|
![]() Víctor Jara
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Víctor Lidio Jara Martínez |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1932 en San Ignacio (Chile) |
Morto | 16-an de septembro 1973 (40-jara) en Santiago de Ĉilio |
Edz(in)o | Joan Jara |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Folko, Anda muziko, Latina muziko, Ĉilia muziko |
Profesio | kantisto/tekstisto, poeto, teatra direktoro, universitata akademiko, sociala aktivisto |
Instrumentoj | voĉa muziko, hispana gitaro |
Aktivaj jaroj | 1959 – 1973 |
Eldoninto | EMI-Odeon DICAP/Alerce Warner Bros. Records |
Parencaj temoj |
Violeta Parra, Quilapayún, Inti-illimani, Patricio Manns, Ángel Parra, Isabel Parra, Sergio Ortega, Pablo Neruda, Daniel Viglietti, Atahualpa Yupanqui, Joan Baez, Dean Reed, Silvio Rodríguez, Holly Near, Cornelis Vreeswijk |
Retejo | www.fundacionvictorjara.cl |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Víctor Lidio JARA MARTÍNEZ (naskiĝis 28-an de septembro 1932 en San Ignacio, mortis 16-an de septembro 1973 en Santiago de Ĉilio) estis ĉilia kantisto kaj politika aktivulo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Jara naskiĝis en ne precize konata loko en la ĉirkaŭo de San Ignacio en malriĉa farmista familio. La patro forlasis la hejmon kiam Victor estis juna. La patrino daŭre prizorgis la familion kaj ŝi insistis, ke la infanoj ricevu bonan edukadon.
La patrino mortis kiam Victor havis 15 jarojn. Li studis kontadon sed rapide perdis intereson kaj baldaŭ komencis studi ĉe seminario ĉar li volis esti pastro. Post du jaroj li seniluziiĝis kaj forlasis la seminarion. Poste li pasigis kelkajn jarojn en la armeo antaŭ ol reveni al Loquen por sekvi interesojn pri popolaj kantoj kaj teatro. Jara komencis kanti en kafejo en Santiago kaj en 1966 li eldonis kantarojn. Liaj kantoj estis kombinaĵo de tradicia popola muziko kaj maldekstraj politikaj temoj.
1973[redakti | redakti fonton]
Jara subtenis la kandidatiĝon de Salvador Allende por la ofico de Prezidento de Ĉilio en 1973 kaj partoprenis monkolektan koncerton en la Stadiono de Ĉilio.
Allende elektiĝis, tamen la militistaro kiu kontraŭis Allende senprokraste okazigis ŝtatrenverson en kiu Allende estis mortigita. La saman tagon, la militistaro arestis Jara kaj li restis en malliberejo dum 5 tagoj en malhomaj kondiĉoj.
Je la 16-a de septembro 1973 multaj malliberuloj estis prenitaj al la Stadiono de Ĉilio. Laŭ raportoj de postvivintoj, pluraj torturiĝis kaj murdiĝis tie.
La manoj kaj fingroj de Jara estis rompitaj kaj poste oni donis al li gitaron kaj sugestis ke li ludu por ili. Li kantis kanton kiu subtenis la partion de Allende. Poste Jara estis severe batita, li havis la langon eltranĉitan same kiel la du manojn, ĝis kiam li estis mortpafita per 44 kugloj.[1] Oni metis lin en amastombejon kun aliaj viktimoj.
Poste oni permesis la anglan edzinon de Victor, Joan Jara rehavigi lian korpon kaj ŝi konfirmis ke oni rompis liajn manojn. Post funebra ceremonio Joan Jara kaj ŝiaj du infanoj fuĝis sekrete el Ĉilio. Ŝi portis kun si registraĵojn de la kantoj de Victor Jara. Poste oni kopiis kaj disdonis ilin tutmonde.
Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]
Joan Jara verkis libron pri la vivo de Jara, Victor: An Unfinished Song (Victor: Nefinita kanto).
Fine en septembro 2003 la Nacia Stadiono de Ĉilio (Estadio Chile) ricevis novan nomon: Stadiono Victor Jara.
La 3-an de julio 2018, ok ĉiliaj militistoj estis kondamnitaj al 15-jara enprizonigo pro la aresto kaj mortigo de Victor.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Passados 45 anos, assassinos de Victor Jara são condenados no Chile. Opera Mundi, 04-Jul-2018 (portugale)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Che, Guía y Ejemplo: Songs of Víctor Jara dedicated to the Che Guevara