Puĉo en Ĉilio en 1973

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bombado de la Palaco La Moneda, la prezidentejo de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973

La militista puĉo en Ĉilio la 11-an de septembro 1973 estis turnopunkto en la Malvarma Milito same kiel en la historio de Ĉilio.

En rekta daŭrigo de streĉiĝoj kaj socia kaj politika tumulto inter la konservativaj rondoj en la Kongreso kaj la elektita socialisma prezidanto de Ĉilio, Salvador Allende, ĉi-lasta estis forigita per militista puĉo. La "ĥunto" gvidita fare de Augusto Pinochet kiu forigis la regadon de Allende, kun usona asistado de la CIA, estis kunmetita de la ĉiliaj militfortoj: estroj de la aerarmeo, komandantoj de la mararmeo, polictrupoj kaj de la armeo. Kvankam Pinochet atingis la apogeon de sia potenco en la jaro post la puĉo, li enposteniĝis oficiale kiel prezidanto fine de 1974. [1] Pinochet akiris potencon kaj eliminis la demokratan registaron de Allende per kampanjo de atencoj kiuj inkluzivis la politikan murdon de iama ministro pri eksterlandaj aferoj Orlando Letelier [2] [3].

Antaŭ Pinochet, Ĉilio konis jardekon da demokratio kaj de relativa politika stabileco. Allende mem, dum la atako kiu antaŭis la puĉon, faris sian lastan paroladon, en kiu li ĵuris resti en la prezidenta palaco kaj en kiu li denuncis ajnan alian eblecon. Atestantoj de la lasta parolado de Allende deklaris, ke ĉe la fino de la parolado li faris sinmortigon. Post la morto de Allende, la "ĥunto" establis militreĝimon kiu, kun la subteno de la CIA kaj la DIA, regis en Ĉilio ĝis 1990.

Usono ludis rolon dum la okazaĵoj jam antaŭ la puĉo: ĝi financis la konservativan opozicion al Allende kaj uzis la CIA por kontraŭpropagando kiu instigis la puĉon. Post tio, Usono apogis la "ĥunton" kiu funkciis sub la gvidado de Pinochet.

Politika fono[redakti | redakti fonton]

En 1970, Salvador Allende estis elektita kiel la unua socialisma ŝtatestro de Ĉilio. Dum sia prezidenta kampanjo, Allende ricevis la subtenon de larĝa maldekstrema koalicio, inkluzive de Nobel-premiito pri literaturo kaj komunista politikisto Pablo Neruda. Neruda mortis sub misteraj cirkonstancoj nur 14 tagojn post la puĉo en Ĉilio.

En la baloto (1970) Allende alfrontis Jorge Alessandri Rodríguez de la Nacipartio kaj Rodomiro Tomic de la Kristandemokrata Partio. Allende ricevis 36.6% de la voĉoj. Proksimume 1 070 334 voĉdonis por li. Alessandri estis proksima al li kiam li gajnis 35.3% de la voĉoj dum Tomic estis tria kun 28.1%. Totalo de 2 954 799 balotantoj voĉdonis en tiuj baloto. Kvankam Allende gajnis la plej altan nombron da voĉoj, laŭ la ĉilia konstitucio ĉar li ne gajnis absolutan plimulton, la Nacia Kongreso estis taskigita decidi inter la tri kandidatoj. Alessandri sciigis la 9-an de septembro, ke se la Kongreso decidas nomumi lin li retiriĝos, kaj tiu ekigos plian baloton. Post tiu la Kongreso elektis Allende. Baldaŭ post aŭdado pri sia balotvenko, Allende subskribis leĝon en kiu li donis konstitucian garantion, ke li daŭrigos sekvi la spiriton de la konstitucio dum sia prezidanteco.

La usonaj aŭtoritatoj timis pri "nerenversita marksisma regado en Ĉilio" kaj faris diplomatian, ekonomian kaj sekretan premon sur la elektita socialisma registaro de Ĉilio [4]. Fine de 1971, kuba prezidento Fidel Castro faris kvarsemajnan diplomatian viziton al Ĉilio kaj vekis inter okcidentaj observantoj la zorgon pri la "ĉilia vojo al socialismo" kiu rezultigus socialismon similan al Kubo, tio estas, diktatoreco kaj unupartia reĝimo [5]. En 1972, la Ministro de Ekonomio, Pedro Vuskovic, adoptis monpolitikon kiu pliigis la totalan monsumon cirkulantan en la merkato kaj rezulte malplivalorigis la lokan valuton (la ĉilia peso). Kiel rezulto, inflacio tiun jaron altiĝis al 140 procentoj kaj nigra merkata ekonomio formiĝis [6]. La registaroj de Allende agis kontraŭ la nigra merkato per organizita distribuado de bazaj varoj.

En oktobro 1972, Ĉilio suferis la unuan el ondo de strikoj. Inter la partoprenantoj en la striko estis malgrandaj komercistoj, kelkaj sindikatoj kaj studentaj grupoj. Iliaj gvidantoj atendis forigi la elektitan registaron. Krom damaĝo al la loka ekonomio, la ĉefa efiko de la 24-taga striko estis igi generalon Carlos Prats iĝi la Ministro de la interno, por trankviligi la dekstrulojn [6]. Prats, kiu en 1970 sukcedis generalon Rene Schneider kiel Ĉefo de Kunlaborantaro (kiu estis murdita fare de grupo gvidita de Roberto Viaux, grupon kiun la CIA volis malinstigi), apogis la doktrinon de Schneider kaj rifuzis armean asistadon en la puĉo kontraŭ Allende [7]. Malgraŭ la ekonomia situacio, la koalicio de la partio de Allende altiĝis al 43,2 en la parlamenta baloto de marto 1973. Tamen, tiam la neoficiala alianco inter la partio de Allende kaj la Kristandemokrata Partio disfalis. [8] Ĉi tiu lasta alianciĝis kun la dekstra Nacia Partio kiu kontraŭis la socialisman registaron de Allende. Tiuj du dekstraj partioj kreis demokratan koalicion, la konflikto inter la plenuma povo kaj la leĝdona povo paralizis la registaron. [9] La CIA pagis grandan monsumon al la dekstra opozicio por krei premon, kaŭzi malhelpojn kaj ekspluati la malforton kreitan sur la flanko de Allende por kaŭzi lian elpelon [10] [11] [12].

Krizo[redakti | redakti fonton]

La gvidado de la ĉilia armea "ĥunto" kiu la 11an de septembro 1973 faris puĉon kontraŭ la elektita ĉilia registaro.

La 29-an de junio 1973, kolonelo Roberto Souper ĉirkaŭis la prezidentan palacon La Moneda (Palaco de la monfarejo) per regimento de tankoj kaj malsukcesis senpovigi la prezidanton [13]. Tiu malsukcesa puĉo estas konata en la hispana kiel Tanquetazo, puĉo de tankoj, kaj estis organizita fare de la paramilita grupo Patrujo kaj Libereco. La puĉo estis akompanita de ĝeneralaj strikoj de la kuproministoj de El Teniente. En aŭgusto 1973 konstitucia krizo okazis, la Supera Kortumo de Ĉilio publike plendis pri la malkapablo de la registaro de Allende respektigi la juron. La 22-an de aŭgusto, la Ĉambro de Reprezentantoj (la koalicio de la Kristana Demokrata Partio kaj la Nacia Partio) akuzis la registaron de Allende je farado de kontraŭkonstituciaj iniciatoj kaj vokis la armeon devigi konstitucian ordon [9]. Dum la monatoj kondukantaj al tiuj okazaĵoj, la registaro de Allende estis timigita voki la polictrupon, suspektante ke ili estis mallojalaj. La 9-an de aŭgusto Allende nomumis generalon Carlos Prats kiel Ministro de Defendo.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Stadiono en Santiago (Estadio Nacional Julio Martínez Prádanos) kiel koncentrejo post la puĉo de la 11-a de septembro 1973
La ĉilia kantisto Victor Jara (1932-1973) fariĝis unu el la plej fortaj simboloj de la brutaleco de la reĝimo de Pinochet. Jara estis ekzekutita ĉe la Nacia Stadiono en Santiago la 15-an de septembro 1973.

La puĉo mem mortigis malpli ol 60 homojn, sed la nombro da viktimoj rapide altiĝis en la sekvaj monatoj.

Baldaŭ post kiam la puĉo estis sukcesa, la nova armea "ĥunto" de la lando malpermesis ĉiujn partiojn kiuj antaŭe apogis Salvador Allende. Tio trafis la socialistojn kaj komunistojn plej forte. Vasta persekuto de disidentoj okazis, kaj kelkaj gvidaj figuroj apartenantaj al la politika maldekstro estis arestitaj kaj kelkaj taksoj asertas ke ĝis 40 000 estis arestitaj ĉe la Ĉilia Nacia Stadiono en la centro de Santiago. Multaj estis submetitaj al torturo ĉi tie, inter ili la fama ĉilia kantisto Victor Jara. Konata pro siaj socialismaj kaj komunistaj simpatioj, Jara estis konsiderita minaco al la nova registaro. Unue, la fingroj kaj manoj de Jara estis misuzitaj, antaŭ ol li estis ekzekutita per unu pafo al la tempio. La korpo de Jara tiam estis profanita per 44 pafoj. Ĉirkaŭ 70 homoj estis ekzekutitaj en la nacia stadiono en Santiago, kiu lastatempe estis renomita la Stadiono Victor Jara [14].

Proksimume 130 000 homoj estis arestitaj dum la tri jaroj post la puĉo [15][16]. Proksimume 3 000 supozitaj kontraŭantoj de la nova registaro estis mortigitaj aŭ malaperis sub suspektindaj cirkonstancoj [17]. Inter tiuj detenitaj estis aerarmegeneralo Alberto Bachelet (patro de iama ĉilia prezidanto Michelle Bachelet); li estis torturita kaj mortis la 12-an de marto 1974 [18][19][20][21][22].

Post la puĉo, Pinochet regis Ĉilion kiel diktatoro dum 17 jaroj. La Kongreso estis dissolvita kaj politikaj partioj malfavoraj al Pinochet estis malpermesitaj.

Famaj martiroj [23][redakti | redakti fonton]

  • Arturo Hillerns, kuracisto, martiro de servo al la malriĉuloj de Ĉilio.
  • Miguel Woodward, preĝejestro en Valparaíso.
  • João Alsina, Omar Venturelli, Etienne Marie Louis Pesle.
  • Gerardo Poblete Fernández, saleziana pastro en Iquique, torturita kaj mortigita, martiro por la paco kaj justeco en Ĉilio
  • Martiroj de Lonquén, Ĉilio.
  • José Matías Nanco, protestanta pastoro, kaj kunlaborantoj, martiroj por la solidareco en Ĉilio.

Reprezentaĵoj en arto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genaro Arriagada Herrera, ''Pinochet: The Politics of Power''. Google Books.
  2. "Controversial legacy of former Chilean dictator Augusto Pinochet ....Gen. Augusto Pinochet, who overthrew Chile's democratically elected Communist government in a 1973 coup ...", The Christian Science Monitor, 11a de Decembro 2006
  3. "CHILE: The Bloody End of a Marxist Dream", TIME, Quote: "....Allende's downfall had implications that reached far beyond the borders of Chile. His had been the first democratically elected Marxist government in Latin America..."
  4. Kristian C. Gustafson. "CIA Machinations in Chile in 1970: Reexamining the Record", CIA, Center for the Study of Intelligence. Alirita la 21an de Aŭgusto 2007.
  5. "Castro speech database", Universitato de Teksaso: anglalingva traduko de la parolado de Castro bazita sur la FBIS-registraĵo novembro 1971. Altirita la 22an de septembro 2006.
  6. 6,0 6,1 Comienzan los problemas, part of series "Icarito > Enciclopedia Virtual > Historia > Historia de Chile > Del gobierno militar a la democracia" on LaTercera.cl. Alirita la 22an de Septembro 2006.
  7. mun6. Jornada.unam.mx. Alirita 19a de Novembro 2011.
  8. Development and Breakdown of Democracy, 1830–1973, United States Library of Congress Country Studies: Chile. Undated; according to Preface, "The body of the text reflects information available as of 31 March 1994." Alirita la 22an de Septembro 2006.
  9. 9,0 9,1 (hispane)Se desata la crisis, part of series "Icarito > Enciclopedia Virtual > Historia > Historia de Chile > Del gobierno militar a la democracia" on LaTercera.cl. Alirita la 22an de Septembro 2006.
  10. "CIA, Operating Guidance Cable on Coup Plotting, 16 October 1970", National Security Archive, George Washington University: Quote: In a secret cable, CIA deputy director of plans, Thomas Karamessines, conveys Kissinger's orders to CIA station chief in Santiago, Henry Hecksher: "It is firm and continuing policy that Allende be overthrown by a coup." The "operating guidance" makes it clear that these operations are to be conducted so as to hide the "American hand," and that the CIA is to ignore any orders to the contrary from Ambassador Korry, who has not been informed of Track II operations.
  11. El paro que coronó el fin ó la rebelión de los patrones, El Periodista, 8a de Junio 2003 (hispane)
  12. CIA 2000 report, p. 12, National Security Archive, George Washington University
  13. Second coup attempt: El Tanquetazo (the tank attack), originally on RebelYouth.ca. Unsigned, but with citations. Arkivita en Internet Archive la 13an de Oktobro 2004.
  14. National Security Archive Electronic Briefing Book No. 33
  15. Collins, Stephen, "Now open - Pinochet's torture chambers", The Daily Telegraph, 16 december 2000. Kontrolita 20 april 2010.
  16. Chile Issues Report on Pinochet Torture. Arkivita el la originalo je 12an de majo 2011. Alirita 11a de aprilo 2009. Arkivigite je 2011-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
  17. MacAskill, Ewen, "Right rejoices as general's foes vow to keep up fight", The Guardian, 3an de marto 2000. Kontrolita 20a de aprilo 2010.
  18. Chile's President-Elect
  19. Chile's Bachelet visits site of her own torture in het Internet Archive.
  20. From torture victim to president. (Michelle Bachelet): An article from: The Progressive
  21. Chile: The Good Democracy?
  22. Chile set to elect first woman President
  23. Laŭ la Kalendaro de la Tutmonda Latinamerika Agendo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Amorós, Mario (2008). Compañero Presidente. Valencia: Universidad de Valencia. p. 375. ISBN 978-84-370-6977-7. Consultado el 5 de septiembre de 2013.
  • Arriagada, Genaro (1974). De la vía chilena a la vía insurreccional. Editorial del Pacífico.
  • Carmona, Ernesto (1999). Chile desclasificado.
  • Cavallo, Ascanio; Serrano, Margarita (2003). Golpe: 11 de septiembre de 1973. Aguilar. ISBN 978-956-2392-90-7.
  • Faúndez, Julio (1988). Marxism and democracy in Chile: From 1932 to the fall of Allende. New Haven: Yale University Press.
  • Garrido, Luis (2015). La "vía chilena" al socialismo (1970-1973): Un itinerario geohistórico de la Unidad Popular en el sistema-mundo. Santiago: Ediciones Universidad Alberto Hurtado.
  • Kornbluh, Peter (2011). «Chile and the United States: Declassified Documents Relating to the Military Coup, September 11, 1973». National Security Archive Electronic Briefing Book No. 8. Washington: National Security Council (NSC). Consultado el 10 de septiembre de 2013.
  • Magasich, José (2008). Los que dijeron ¡No!: Historia del movimiento de los marinos antigolpistas de 1973. LOM Ediciones.
  • Verdugo, Patricia (2008). Allende: Cómo la Casa Blanca preparó su muerte. Santiago: Catalonia. ISBN 978-956-8303-00-6. Archivado desde el original el 6 de febrero de 2012. Consultado el 9 de enero de 2012.
  • Vial, Gonzalo (2002). Pinochet. La biografía. 2 vols. Santiago: El Mercurio/Aguilar. pp. 236-239. ISBN 956-239-234-1.
  • John R. Bawden (2016). The Pinochet Generation: The Chilean Military in the Twentieth Century. Tuscaloosa: University of Alabama Press.
  • Simon Collier & William F. Sater (1996). A History of Chile: 1808–1994. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Julio Faundez (1988). Marxism and democracy in Chile: From 1932 to the fall of Allende, New Haven: Yale University Press.
  • Ignacio González Camus, ed. (1988). El día en que murió Allende (The day that Allende Died), Chilean Institute of Humanistic Studies (ICHEH) / CESOC.
  • González, Mónica. (2013) La Conjura: Los mil y un días del golpe, 3‑a eldono (hispane), Santiago de Chile: eldonejo Catalonia. ISBN 978-956-324-134-1.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]