Odeono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Odeon)
Saltu al: navigado, serĉo
Odeon sur la insulo Kos
Odeono de Herodes Atticus en Ateno
Odeono en Efeso

Odeono, OdeonOdeion (greke ᾠδεῖον), latine Odeum, en la antikva epoko estis konstruaĵo, en kiu sceneje prezentiĝis kantado, instrumenta muziko kaj recitado de poezio kaj prozo.

Laŭ Francisko Azorín Odeono estas Speciala teatro por koncertoj, kanto, muziko. Periklo konstruigis la unuan en Ateno.[1] Li indikas etimologion el la greka odeion, el ode (kanto) kaj de tie la latina odeum.[2]

En Esperanto la koncepto mezbone esprimeblas per la termino Odejo, "loko por recitado de odoj", kvankam la recitado de odoj ja nur estis unu el pluraj specoj de prezentaĵoj. Plej ofte la konstruaĵo havis cirklan prezentejon kaj cirklajn publikajn sidvicojn, kaj diferenciĝis de antikva amfiteatro per tio ke ĝi estis tegmentita.

Odeonoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata tiuspeca konstruaĵo ekestis en la 7-a6-a jarcento antaŭ nia erao ĉe la agoro de Sparto. En Ateno la ŝtatestro Periklo en 447 antaŭ nia erao konstruigis odejon ĉe la sudorienta deklivo de la Akropolo, kiu en 86 antaŭ nia erao malkonstruiĝis, sed baldaŭ poste rekonstruiĝis. Duan odejon ĉe la agoro la urbo Ateno ricevis laŭ iniciato de la romia politikisto kaj armeestro Marcus Vipsanius Agrippa, trian laŭ iniciato de la politikisto kaj oratoro Herodes Atticus ĉe la sudokcidenta deklivo de la Akropolo.

Odejoj ankaŭ ekzistis en Efeso, Korinto, Patraso kaj en pliaj helenaj urboj.

En Romo unua odejo konstruiĝis sub imperiestro Domiciano, dua sub imperiestro Trajano. Ankaŭ en romiaj provincoj, kiel ekzemple en Hippos (greke Ἵππος) ĉe la Galilea maro en Judio ekzistis tiaj konstruaĵoj.

En la moderna epoko la termino karakterizas pli grandaj prezentejoj por muziko, teatro kaj danco, kiel ekzemple la teatrejo Odéon en Parizo aŭ la Odeon en Munkeno kaj Vieno.

La termino ankaŭ transiris al la unuaj prezentejoj de kinejaj filmoj, en la formo Nickelodeon, "Nickel" ĉar en la unuaj usonaj kinejoj vendiĝis biletoj por 5 usonaj cendoj, kiuj estis moneroj el nikelo-kupro-alojo kaj neformale nomiĝis kaj nomiĝas "nickel".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 151.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ruediger Meinel: Das Odeion - Untersuchungen an überdachten antiken Theatergebäuden ("la odejo - esploroj pri tegmentitaj antikvaj teatraj konstruaĵoj"), eldonejo Lang, Frankfurto ĉe Majno kaj aliloke, 1980, ISBN 3-8204-6462-X
  • Odeion, en: Ernst Seidl (eld.): Lexikon der Bautypen - Funktionen und Formen der Architektur ("leksikono de konstrutipoj - funkcioj kaj formoj de arkitekturo"). Stutgarto: eldonejo Philipp Reclam junior, 2006, ISBN 978-3-15-010572-6