Kontado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontado estas la registrado kaj analizado de la fluoj de mono kaj varoj en entrepreno kaj la dokumentado de ĝia ekonomia stato.

La ekstera kontado celas montri la financan situacion de entrepreno al eksteraj instancoj, ekzemple al impostoficejo aŭ investoroj. Kutime ĝi rezultigas jaran raporton, kiu konsistas i.a. el speza kalkulo kaj bilanco. Tiun ĉi jaran raporton kontrolas revizoro.

La interna kontado okupiĝas pri planado, kontrolado kaj kunordigo de la entreprenaj procesoj cele al optimumigo de la profito.

Kontado inkluzivas la laborojn de librotenado.

La bazoj de ekstera kontado estas leĝoj kaj normoj, ekzemple komercaj leĝoj, impostaj leĝoj aŭ Internaciaj Kontadaj Normoj. La regularojn en iu specifa lando oni nomas "Ĝenerale akceptitaj kontadaj principoj", mallonge ĜAKP (angle "Generally Accepted Accounting Principles", mallonge GAAP). Oni parolas ekzemple pri Usonaj ĜAKP (plej ofte pensante pri la Financial Accounting Standards - FAS), Britaj ĜAKP (Financial Reporting Standards - FRS) kaj Germanaj ĜAKP (Handelsgesetzbuch - HGB)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]