Keith Jarrett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Keith Jarrett dum koncerto en Antibes

Keith JARRETT (naskiĝis la 8-an de majo 1945 en Allentown, Pensilvanio) estas usona ĵazpianisto. La ludmanieron de Jarrett karakterizas vaste etendiĝaj soloimprovizadoj, kiuj estas dokumentitaj en eksterkutime ampleksaj rektaj registraĵoj (i. a. The Köln Concert, Bremen/Lausanne, The Sun Bear Concerts).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Keith Jarrett estas la plej aĝa de kvin filoj el kristanisme stampita familio. Ekde sia tria vivojaro li havis pianinstruon kaj staris kiel sepjarulo unuafoje sur scenejo. Kiel „mirinfano“ li ludis pliajn koncertojn, i.a. en 1962 ankaŭ propran, duhoran pianokonĉerton, sen iam ajn esti ricevinta instruon pri kompozicio aŭ orkestrado. Lia patrino kaj li malakceptis proponon pri edukado ĉe Nadia Boulanger en Parizo. Jarrett pasigis jaron ĉe konservatorio Berklee College of Music en Bostono, de kiu li tamen, kvankam alte talentita kaj ludoteknike lerta, nur malmulte profitis. Jam antaŭe li komencis sian karieron kiel rektemuzikisto kiel gastejopianisto. Poste li kunlaboris ekde 1963 kun famaj ĵazmuzikistoj kiel Chet Baker, Lee Konitz kaj por pli longa tempo kun Art Blakey. En la jaro 1966 lin dungis saksofonisto Charles Lloyd por sia bando, kun kiu li partoprenis plurajn vojaĝojn tra Eŭropo kaj prezentadojn ĉe Monterey Pop Festival kaj en muzikteatro Fillmore West. Meze de 1968 li fondis kune kun kontrabasisto Charlie Haden kaj frapinstrumentisto Paul Motian sian propran trion, kiun li inter 1971 kaj 1976 kompletigis per saksofonisto Dewey Redman (tiel nomata Amerika Kvarteto).

Fine de la 1960-Jarrett estis konata jam trans fakulaj rondoj. La veran trarompon li tamen komence sukcesis kiel membro de la ĵazrokmuzikaj grupoj de Miles Davis, kie li inter 1969 kaj 1971 ludis ĉefe elektronikan pianon kaj elektronikan orgenon. Nur postsekve li koncertis ankaŭ kiel solopianisto kaj sonregistris soloimprovizaĵojn. Ĝis la jaro 1975 li ludis proksimume 50 solokoncertojn mondvaste. Registraĵoj kiel „Solo Concerts Bremen/Lausanne“ (1974) kaj „The Köln Concert“ (1975) tion dokumentas kaj apartenis surprize al la furordiskoj de la mezklasa publiko de la sepdekaj jaroj. La sonregistraĵoj de kvin solokoncertoj en Japanujo antaŭ 40.000 spektantoj aperis en 1979 sub la titolo „Sun Bear Concerts“ en skatolo de 10 diskoj.

Preskaŭ samtempe lia produktisto Manfred Eicher instigis lin al projektoj kiel lia tiel nomata eŭropa kvarteto kun saksofonisto Jan Garbarek kaj la ritmogrupo konsistanta el Palle Danielsson kaj Jon Christensen (Belonging, 1974, My Song, 1978). Dum la fruaj 1970-aj jaroj Jarrett estis ankoraŭ ema pri ludado kun aliaj muzikistoj ekz. Freddie Hubbard, Airto Moreira, Kenny Wheeler (Gnu High, 1975) kaj Charlie Haden (Closeness).

Krom la aktivecoj en la koncertejo Jarrett komencis ankaŭ interesiĝi pri klasika muziko kaj instrumentoj nekutimaj por ĵazo. La diskoj „Hymns, Spheres“ (1976) kaj „Invocations – Moth and the Flame“ (1979) ekestis ĉe la Riepp-orgeno en Ottobeuren, la reistraĵo „In the Light“ kunigis lin en 1973 kun la okestro de radiostacio Südfunk, „Book of Ways“ (1986) prezentas lin ĉe klavikordo; la registraĵoj ekestintaj dum la sekvaj jaroj, plurfoje premiokronitaj, je la kritiko tamen disputataj, de „Goldberg-variacioj“ (1989) kaj de „bontemperita klavarinstrumento“ (1987/90) de Johann Sebastian Bach li ludis parte sur klaviceno.

Komence de la 1980-aj jaroj, post unua persona krizo, li revivigis per serio de normkanto-registraĵoj, komencanta ekde 1983, ne nur la Broadway- kaj Tin-Pan-Alley-repertuaron, tiam rigardata kiel malkonvena, sed ankaŭ donis novajn impulsojn al la pianotrio per la trio kun Gary Peacock ĉe kontrabaso kaj Jack DeJohnette ĉe frapinstrumentaro. Ekde tiam sekvis multaj, plejofte rekte surbendigitaj sonregistraĵoj de ĉi tiu ensemblo, je kiu la sondisko-firmao atentis pri alterna publikigo kun soloprezentaĵoj (el Parizo 1988, Vieno 1991 kaj Milano 1995).

Jarrett suferis ekde meze de la 1990-aj jaroj de longedaŭra elĉerpiĝo-sindromo. Nur en 1998 li povis singarde rekomenci per pianoludado. Post resaniĝo li registris la solodiskon «The Melody at Night, with You», kiu komence estis nur privata kristnasko-donaco por sia dua edzino Rose Anne. En intervjuo Jarrett esprimis, ĉiu solokoncerto por li estas iu tute speciala, ĉar ĉi tiu malsano faris al li klara, ke ĉiu koncerto povus esti lia lasta. Tion oni auskultas ankaŭ el lia muziko. Li videble penas, ludi je siaj novaj koncertoj perfekte kaj ne plu „simple eke“ kiel je siaj famaj registraĵoj el la 80-aj jaroj.[1]

Krome li daŭrigis sian tutmondan koncertadon per sia trio. Al liaj plej gravaj sonregistraĵoj el la plej nova tempo apartenas „Always Let Me Go“ (2001), „Up for It“ (2002) kaj la solo-duoblodisko „Radiance“ (2005).

La muziko de Keith Jarrett estas, kiel li raportis en televidintervjuo en 2005, stampita de la filozofio kaj instruo de Georgij Ivanoviĉ Gjurĝiev, kies Sacred Hymns (ECM) li publikigis jam en 1980, same kiel la okupiĝo pri diversaj ekstermuzikaj temaroj.

La pli juna frato de Keith Jarrett, Chris Jarrett, ankaŭ estas pianisto.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Honoradoj[redakti | redakti fonton]

En 2003 Jarrett ricevis la premion Polar Music Prize, en 2004 li estis distingita per la Léonie-Sonning-muzikpremio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Keith Jarrett ludas krom piano sur kelkaj sonregistraĵoj ankaŭ orgenon, flutonsaksofonon.

Koncertregistraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Piano-solokoncertoj, kiuj estis rekte registritaj kaj publikigitaj kiel kompleta koncerto sur sonregistraĵo:

  • Solo Concerts Bremen/Lausanne, ECM 1973
  • The Köln Concert, ECM 1975
  • Sun Bear Concerts (Kyoto, Osaka, Nagoya, Tokyo kaj Sapporo), ECM 1976
  • Concerts (Bregenz kaj Munkeno), ECM 1981
  • Solo-Tribute – 100th Performance in Japan (DVD), 1987
  • Paris Concert, ECM 1988
  • Vienna Concert, ECM 1991
  • La Scala, ECM 1995
  • Radiance, ECM 2005
  • The Carnegie Hall Concert, ECM 2006
  • Paris / London Testament, ECM 2009

Kvartetaj kaj triaj registraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Komence sonregistraĵoj kun sia „Amerika kvarteto“ (kun Dewey Redman (ts), Charlie Haden (b); Paul Motian (dr) same kiel kun sia „Eŭropa kvarteto“ (kun Jan Garbarek (ts, ss), Palle Danielsson (b), Jon Christensen (dr), poste registraĵoj kun la „normkanto“-trio (kun Gary Peacock kaj Jack de Johnette)

  • Life Between The Exit Signs (kun Dewey Redman, Charlie Haden kaj Paul Motian) Collectables, 1967
  • Somewhere Before (kun Charlie Haden kaj Paul Motian) Atlantic, 1968
  • Ruta And Daitya (kun Jack de Johnette), ECM 1971
  • Birth (m. Charlie Haden, Dewey Redman, Paul Motian) Atlantic, 1971
  • El Juicio (The Judgement) (dto.) Atlantic, 1971
  • The Mourning of a Star (dto.) Atlantic, 1971
  • Treasure Island (dto.) Impulse, 1974
  • Death and the Flower (dto.) Impulse, 1974
  • Belonging (kun Jan Garbarek, Palle Danielsson, Jon Christensen), ECM 1974
  • Mysteries (kun Dewey Redman, Charlie Haden, Paul Motian), Impulse 1976
  • Shades (dto.) Impulse, 1976
  • Byablue (dto.) Impulse, 1976
  • The Survivors’ Suite (dto.), ECM 1976
  • Tales Of Another (lasta sondisko kiel gastmuzikisto; kun Gary Peacock kaj Jack DeJohnette), ECM 1977
  • My Song (kun Jan Garbarek, Palle Danielsson, Jon Christensen), ECM 1977
  • Standards, Vol. 1 (kun Gary Peacock kaj Jack DeJohnette), ECM 1983
  • Standards, Vol. 2 (dto.), ECM 1983
  • Changes (dto.), ECM 1983
  • Tribute, ECM 1989
  • Changeless, ECM 1989
  • The Cure, ECM 1990
  • Bye Bye Blackbird, ECM 1993
  • Standards in Norway, ECM 1995
  • My Foolish Heart – Live at Montreŭ 2001 (kun Gary Peacock kaj Jack DeJohnette), ECM 2007
  • Setting Standards – New York Sessions 1983, ECM 2008
  • Yesterdays (kun Gary Peacock kaj Jack DeJohnette), ECM 2009

Pluaj registraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Charles Lloyd: Dream Weaver, Atlantic 1966
  • Charles Lloyd: Forest Flower, Atlantic 1966
  • Miles Davis: Live-Evil, Columbia 1970
  • Miles Davis At Fillmore, 1970
  • Gary Burton & Keith Jarrett, Atlantic 1970 (Grammy)
  • Sacred Hymns, ECM 1980
  • Hymns, Spheres, ECM 1976 (orgeno en benediktano-abatejo je Ottobeuren), 2 LP
  • Book of Ways, 1986
  • Das Wohltemperierte Klavier, Buch I (J. S. Bach), 1988
  • Goldberg Variations (J. S. Bach), 1989 (sur klaviceno)
  • Das Wohltemperierte Klavier, Buch II (J. S. Bach), 1991 (sur klaviceno)
  • 24 Preludes and Fugues op. 87 (Schostakowitsch), 1991
  • Arvo Pärt, Fratres, in: Tabula Rasa (kun Gidon Kremer), ECM 1977
  • Lou Harrison: Piano Concerto (kun New Japan Philharmonic Orchestra sub Naoto Otomo) 1986
  • Peggy Glanville-Hicks: Etruscan Concerto (kun Brooklyn Philharmonic Orchestra sub Dennis Russell Davies, publikigita kun L. Harrison Seven Pastorales kaj Terry Riley June Buddhas) 1991

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Filmdokumentaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Keith Jarrett - Der amerikanische Jazzpianist im Porträt. 2007, 30 Min., Buch und Regie: Frank Zervos und Ekkehard Wetzel, Produktion: ZDFdokukanal

DVD "Standards I / II" Recorded Live 1985 und 1986 in Tokyo. 22 Standards auf 2 DVDs. 210 Minuten. Color 4:3. ECM Records 2008

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Interview mit Wolfgang Sandner: „Das Geheimnis der Tokyo Tapes. Keith Jarrett spricht erstmals über seine Krankheit, die Zukunft der Musik und die Fehler des Klaviers“, in: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 28. Juli 2001.
  • Martin Kunzler: "Keith Jarrett", in: Jazz-Lexikon, 2. Auflage, Reinbek bei Hamburg: Rowohlt, 2000, Band 1, S. 618-616.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Das Geheimnis der Tokyo Tapes. Keith Jarrett spricht erstmals über seine Krankheit, die Zukunft der Musik und die Fehler des Klaviers“, in: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 28. Juli 2001, Interview mit Wolfgang Sandner (3161 Wörter) „Ein Interview und einen Fototermin mit Keith Jarrett zu bekommen, ist ungefähr so schwierig wie die Aufzucht von Panda-Bären.“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Keith Jarrett » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3403079 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)