Lou Harrison
Lou Harrison | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1917 en Portlando |
Morto | 2-an de februaro 2003 (85-jara) en Lafayette |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | komponisto • esperantisto • muzikkritikisto • ĵurnalisto |
Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.
Harrison estas aparte rimarkinda pro la enmeto de elementoj de la muziko de ne-okcidentaj kulturoj en liajn komponaĵojn. Li uzis muzikilojn kiuj estis faritaj el stanaj skatoloj kaj aliaj materialoj. La plejparto de liaj komponaĵoj estis skribitaj per Naturala gamo anstataŭ Egaltemperamenta gamo. Harrison estas unu el la plej gravaj komponistoj kiuj verkis kun mikro-tonoj.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kiam li estis infano, la familio translokiĝis en Kalifornion, loĝante pli-malpli ĉiujare en nova urbo.
Lin multe influis azia (precipe indonezia) muziko, kaj li komponis por indoneziaj instrumentoj kaj por porokazaj aŭ hazardaj instrumentoj (ekzemple aŭto-bremsoj).
En 1943, Harrison transloĝiĝis en la urbon Novjorko, kie li laboris kiel muzika kritikisto. Tie li renkontis Charles Ives kaj atentigis la muzikan mondon pri tiu artisto. Li ankaŭ antaŭenigis la muzikon de aliaj usonaj komponistoj inkluzive Edgard Varèse, Carl Ruggles kaj Alan Hovhaness. Poste li instruis ĉe Nigra Monto Kolegio. En 1947, li suferis nervan paneon kaj transloĝiĝis reen en Kalifornion.
Ekzisitas biografiaj filmoj pri li : “Cherish, Conserve, Consider, Create”: 27-minuta filmo de Eric Marin kaj “A World of Music”, 92-minuta filmo de Eva Soltes[1].
Lou Harisson kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
Li estis esperantisto kaj donis Esperantajn titolojn kaj tekstojn al pluraj siaj verkoj, interalie La Koro Sutro[1] (1973; havebla en KD aŭ aŭskultebla dise tra la Interreto). Li verkis ankaŭ poezion, inkluzive en Esperanto. Krome li estis kaligrafo kaj kreis litertiparojn.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Bill Alves, “Lou Harrison, American Musical Maverick”
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.metroactive.com/papers/cruz/08.09.00/harrison-0032.html
- http://www.music.sjsu.edu/links/harrison Arkivigite je 2006-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.musicaltimes.co.uk/archive/obits/200302harrison.html
- http://www.umich.edu/~musausa/011%20sp%20middle%20period.htm Arkivigite je 2006-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- La Koro Sutro en la UEA-katalogo
Nekrologo[redakti | redakti fonton]
Nekrologo de la usona komponisto kaj Esperantisto David Gaines el la numero de Marto 2003 de Esperanto-revuo
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 A world renowned american musical pioneer, maverick, composer, out and proud gay man, and gentle queer spirit, Lou Silver Harrison was part of our Santa Cruz LGBTQ+ community for over 40 years (mondrenoma usona muzika pioniro, forvaginto, komponisto, senkaŝa kaj fiera geja viro, milda kuraĝa spirito, Lou Silver Harrison estis parto de nia LGBTQ+- komunumo en Santa Cruz dum pli ol 40 jaroj), parto 2 de 5, Lou Harrison Centennial Birthday Celebration, diversitycenter.org, 1917-2017