Vestfasono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moda dezajnistino)
Du kudristinoj, Rue du Claire

Vestfasono, ankaŭ nomata moda vestofasono, vestaĵa fasonado kaj mododezajno respektive moda dezajno, estas la arto aplikita kaj dediĉita al dezajno de vestoj kaj kromaĵoj kreitaj ene de la kulturaj kaj sociaj influoj de specifa tempoperiodo.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La moda vestofasono diferenciĝas disde la simpla vestodesegno pro la fakto, ke la ĉefa produkto kutime iĝas eksmoda post unu aŭ du sezonoj. Sezono estas difinita kiel aŭtuno/vintroprintempo/somero. Oni konsideras ĝenerale ke la moda desegno naskiĝis en la 19-a jarcento kun Charles Frederick Worth, kiu estis la unua kiu kudris al vestaĵoj etikedon kun sia nomo. Dum ĉiu vestaĵo de ĉiu ajn historiperiodo estas pristudataj de fakuloj kiel simpla desegno de vesto, nur la vestaĵoj kreitaj post 1858 povas esti konsiderata kiel moda desegno.

La modaj vestodesegnistoj desegnas vestojn kaj kromaĵojn. Kelkaj desegnsitoj de altranga vestofasono estas sendependaj labore kaj desegnas por individuaj klientoj. Aliaj laboras por specialigitaj vendejoj. Tiuj desegnistoj kreas originalajn vestaĵojn, same kiel tiuj kiuj sekvas tendencojn de jam setlitaj modoj. Tamen, la plej parto de la desegnistoj laboras por fabrikistoj de vestaĵoj, kreante desegnojn por viroj, virinoj kaj infanoj en amasa merkato. La markoj de desegnisto kiu havas 'nomon', kiel Calvin KleinRalph Lauren estas ĝenerale desegnitaj de teamo de individuaj desegnistoj sub la regado de direktoro de desegno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vestaĵa fasonado (aŭ mododezajno) estas la arto koncernita de la apliko de dezajno kaj estetiko al vestaĵo kaj akcesoraĵoj. Mododezajno estas influita de kulturaj kaj sociaj sintenoj, kaj variis dum tempo kaj loko. Modokreantoj laboras laŭ kelkaj manieroj en dezajnado de vestaĵo kaj akcesoraĵoj. Kelkaj laboras sole aŭ kiel parto de teamo. Ili provas kontentigi konsumantodeziron al estetike dezajnita vestaĵo; kaj, pro la tempo postulata alporti veston sur la merkaton, devas ĝustatempe anticipi variajn konsumantogustojn. Kelkaj dezajnistoj fakte havas reputacion kiu ebligas al ili atribui modotendencojn.

Modokreantoj provas dezajni vestaĵojn kiuj estas funkciaj same kiel estetike plezurigaj. Ili devas pripensi kiu portas supozeble veston kaj la situaciojn en kiuj ĝi estos eluzita. Ili devas larĝan gamon kaj kombinaĵojn de materialoj prilabori kun larĝa gamo de koloroj, padronoj kaj stiloj por elekti inter ili. Kvankam plej vaste eluzita por ĉiutaga eluziĝofalo ene de mallarĝa gamo de konvenciaj stiloj, nekutima vesto estas kutime serĉita por specialaj okazoj, kiel ekzemple vespereluziĝo aŭ partio-roboj.

Kelkaj vestaĵoj estas faritaj specife por individuo, kiel en la kazo da alta modo, aŭ de-la-rako. Hodiaŭ, plej multe da vestaĵoj estas dezajnitaj por la amasmerkato, aparte neformala kaj ĉiutaga eluziĝo.

Historio de moda vestofasono[redakti | redakti fonton]

Komencoj de alta fasono[redakti | redakti fonton]

La unua moda desegnistoj kiu ne estis simpla tajloro estis Charles Frederick Worth (1826–1895). Antaŭ la setliĝo de ties maison couture (mododomo) en Parizo, la desegno kaj kreado de vesto estis farita de multnombraj sennomaj tajloroj kaj la alta modo estis bazita en la stiloj uzitaj en la reĝaj kortumoj. La sukceso de Worth estis tia ke li povis ordoni al siaj klientoj kion tiuj devis uzi, anstataŭ sekvi ties indikojn kiel la tajloroj kutimis fari. La termino couturier (kudristo) estis, fakte, farita por aludi lin. Dum tiu periodo multaj laŭmodaj vestfasonejoj komencis dungi artistojn por skizi aŭ pentri desegnojn de vestaĵoj. La bildoj mem povis esti prezentitaj al klientoj pli malmultekoste ol produktante pruvan vestaĵon en la ateliero. Se al kliento plaĉis la pruvaĵo, tiu estis mendata kaj pagata. Pro tio, la tradicio de desegnoj de vestaĵoj komencis kiel metodo de la vestfasonejoj por malelspezi.

Komencoj de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, preskaŭ ĉiu alta moda vestofasonaĵo originiĝis en Parizo kaj ankaŭ sed malpli en Londono. La gazetaro pri modo de aliaj landoj sendis korespondantojn al la primodaj eventoj de Parizo. La vendejoj laŭ departementoj sendis aĉetontojn al la vestoparadoj de Parizo, kie ili aĉetis vestaĵojn por kopii (kaj ŝtelis malferme la tendecojn de stiloj kaj eĉ la fasonadon de aliaj). Kaj en la atelieroj kiuj fabrikis vestojn laŭ mezuroj kaj en la vestovendejoj por pretaj vestaĵoj aperis la lastaj modoj de Parizo, adaptitaj al la ekonomiaj kaj ĉiutagaj karakteroj de la klientoj de la vendejoj.

En tiu momento la divido inter alta vestofasonado kaj preta vestaĵaro ne estis certe kaj klare difinita. La du sendependaj produktomanieroj ankoraŭ ne konkurencis, kaj, fakte, kunekzistis en vestejoj kie la modistoj prilaboris vestaĵojn laŭ ambaŭ manieroj.

En la unuaj jaroj de la jarcento la gazetaro komencis inkludi ankaŭ fotojn de la vestoj kaj iĝis eĉ pli influaj ol en la pasinteco. En tutmondaj urboj tiuj gazetoj multege efikis super la publika ŝataro kaj estis tre menditaj. Talentaj desegnistoj kiel Paul Iribe, Georges Lepape, Erté kaj George Barbier desegnis prilaboritajn modaĵojn por tiuj publikaĵoj, kiu kovris la plej ĵusajn disvolvigojn en modo kaj belo. Eble la primoda gazeto pli fama tiame estis La Gazette du bon ton, kiu estis fondita en 1912 de Lucien Vogel kaj regule publikita ĝis 1925, escepte la jarojn de la Unua Mondmilito.

Meze de la jarcento[redakti | redakti fonton]

La Dua Mondmilito kaŭzis multajn radikalajn ŝanĝojn en la modindustrio. Post la milito la reputacio de Parizo kiel tutmonda centro primoda ekmalaltiĝis, kaj la modoj de vestofasono kaj amasfabrikado ekpopulariĝis. Nova stilo por la junularo eliris en la 1950aj jaroj, ŝanĝante la fokuson de la modo porĉiame. Dum la uzado de centra hejtado ampleksiĝis, faris same la erao de nezorgaj vestaĵoj, kaj tiele naskiĝis tolaĵoj pli malpezaj kaj la sintetikaj tolaĵoj.

Kontraŭ la minaco de produktoj de modo antaŭfabrikitaj, la alta vestarto de Parizo defendis sin, sed malsukcese, ĉar ĝi ne povis eviti, ke modo eniru rekte kaj libere surstrate. Post nelonge, ampleksaj tavoloj de virinoj ĝis nun ireblaj nur al malsupraj surogatoj de la alta vestarto ĝuis grandan varion kaj elektoliberon. Pli amase laborante, la produktado estis pli efika ol en la ĝistiamaj kudratelieroj, kio signifis, ke la desegnistoj kiu intencis desegni du kolektojn ĉiujare, devis diveni antaŭ pli ol unu jaro kion la klientoj povis voli.

Lastaj jardekoj de la jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jardekoj de la jarcento la modoj komencis trapasi la internaciajn limojn rapidege. La popularaj okcidentaj stiloj estis adoptitaj ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj multaj desegnistoj kiuj ne estis okcidentaj havis ampleksan efikon sur la modo. Sintetikaj materialoj kiel likro, spandekso kaj vizkozo estis amplekse uzitaj kaj modo, post du jardekoj rigardante la estontecon, reserĉis en la radikoj por trovi elementojn renovigantajn.

Tipoj de vestofasono[redakti | redakti fonton]

Estas tri ĉefaj tipoj de mododesegno, kvankam tiuj povas esti subdividitaj en aliaj kategoriojn pli specifajn:

Alta vestarto[redakti | redakti fonton]

La tipo de modo kiu hegemoniis ĝis la 1950aj jaroj estis la modo "farita je mezuro" aŭ en la franca haute couture (alta kudrarto). La esprimo "farita je mezuro" povas esti uzata por ĉiu ajn vestaĵo kreita por preciza kliento. Alta kudrarto, tamen, estas protektita esprimo uzebla nur por entreprenoj kiuj plenumas specifajn kondiĉojn klare difinitajn de la Chambre Syndicale de la Couture (Profesiĉambro Privestarta). Tamen, multaj markoj de vestaĵoj "preta por uzo" kaj eĉ de amasmerkato reklamas sin kiel kreantoj de alta kudrarto, kio laŭ la difinitaj kondiĉoj, estus falsa. Vestaĵo de alta kudrarto estas farita laŭ mendo de individua kliento, kaj plej ofte el multekostaj materialoj altkvalitaj, fasonita atentege je detaloj kaj finado, ĝenerale uzante permanajn kaj tempopostulajn teknikojn.

Modo "preta por uzo"[redakti | redakti fonton]

Famuloj vestitaj per Prêt-à-porter

La modo "preta por uzo"(aŭ laŭ la franca lingvo Prêt-à-porter) estas meza punkto inter alta kudrarto kaj amasmerkato. Ĝi ne taŭgas por individuaj klientoj, sed zorgas ege la elekton kaj la fasonon de la tolaĵo. La veston oni prilaboras en etaj kvantoj por certigi la ekzkluzivecon, pro tio estas multekosta. La kolektoj de vestaĵoj "pretaj por uzo" estas plej ofte prezentitaj de modentreprenoj ĉiun sezonon dum specifa periodo konata kiel Fashion Week (semajno de modo, en la angla) kiu okazas dufoje ĉiujare.

Amasmerkato[redakti | redakti fonton]

Aktuale la modindustrio profitas ĉefe las vendaĵojn de amasmerkato. Tiu ĉi kovras la necesojn de ampleksa gamo de klientoj, produktamte vestaĵojn pretajn por uzo en grandaj kvantoj kaj regulaj grandoj. Malmultekostaj materialoj uzitaj kreative produktas modon atingeblan facile. La mododesegnistoj por amasmerkato ĝenerale adaptaa la modojn difinitajn de la famuloj en la areo de la modo. Ili atendas ĝenerale unu sezonon por certigi ĉu preciza stilo sukcesos antaŭ produkti siajn proprajn versiojn de tiu. Por enspezi tempon kaj monon, ili uzas pli malmultekostajn materialojn kaj produktoteknikojn pli simplajn kiuj povas esti facile plenumitaj de maŝino. La fina produkto povas esti vendata laŭ prezo multe pli malalta ol la produkto de ĉiu ajn el la aliaj du produktometodoj.

Dezajnistoj de alta modo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Rebmann: fakvortaro pri teksaĵo kaj modo, angle-germane-france-itale, Langenscheidt Praxiswörterbuch, Textil und Mode, Englisch-Deutsch-Französisch-Italienisch. 3-a eldono; Langenscheidt Praxiswörterbuch Textil und Mode; Fakeldonejo Langenscheidt; aŭgusto 2010; 271 paĝoj kun bildoj; ISBN 3861173123, EAN: 9783861173120
  • Gerhard Rebmann: fakvortaro pri vestaĵo - germane, angle, france, itale, hispane, Bekleidungs-Wörterbuch : deutsch, englisch, französisch, italienisch, spanisch = Dictionary of garment terminology: English, German, French, Italian, Spanish = Dictionnaire de l’habillement : français, allemand, anglais, italien, espagnol = Dizionario della terminologia nell’abbigliamento : italiano, tedesco, inglese, francese, spagnolo = Diccionario de la confección : español, alemán, inglés, francés, italiano / Rebmann, Hertel 3-a eldono, Berlino: Eldonejo Schiele & Schön, jaro 2000; 1079 paĝoj, ISBN 3-7949-0654-3