Calvin Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calvin Klein
Persona informo
Naskonomo Calvin Richard Klein
Naskiĝo 19-an de novembro 1942 (1942-11-19) (81-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla
Loĝloko Southampton
Ŝtataneco Usono
Alma mater Art Students League of New York • Instituto de Modo kaj Teknologio • High School of Art and Design • IESE Business School
Familio
Infano Marcus Lloyd
Okupo
Okupo dezajnisto • mododezajnisto • aktoroentreprenisto
TTT
Retejo http://www.ck.com
vdr

Calvin Richard KLEIN (la 19-an de novembro 1942) estas jud-usona modokreanto. Li fondis la modfirmaon kiu portas sian nomon, "Calvin Klein". Li ankaŭ establis serion de parfumoj nomita laŭ li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la Bronkso, Novjorko al judaj enmigrintaj gepatroj. Li studis ĉe la Instituto pri Modo kaj Teknologio en Novjorko inter 1959 kaj 1962 ; Poste, en 2003, li ricevis honordoktorecon de ĉi tiu instituto. Dum liaj studoj en la instituto li renkontis Jane Center, ili geedziĝis en 1964 kaj havis filinon. Antaŭ ol li komencis labori kiel sendependa dezajnisto, li laboris dum du jaroj kiel asistanto de dezajnisto Dan Milstein, kie li helpis dezajni virajn kostumojn.

En 1968 li fondis la modfirmaon "Calvin Klein", kun sia deinfanaĝa amiko Barry Schwartz; Klein estis implikita en la dezajno de la firmao dum Schwartz temigis ĝian komercadministradon. Komence la kompanio vendis virinajn jakojn kaj mantelojn, poste ĝi evoluis al sportvesto, kaj en la 1970-aj jaroj ĝi akiris popularecon kaj vendis kolektojn, kiuj inkluzivas ampleksan varion de virinaj vestaĵoj. Dum ĉi tiu periodo, Klein ankaŭ lanĉis siajn konatajn ĝinzokolektojn, kaj elektis relative novigajn reklamajn metodojn por ilia merkatigo - reklamoj de seksa kaj praktika naturo. En 1982, li komencis dezajni virajn subvestojn kaj surmerkatigi ilin en noviga maniero, igante virojn subvestojn de funkcia kaj simpla produkto en moda kaj dezirinda produkto.

En la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, Klein lanĉis plurajn popularajn parfumseriojn, inkluzive de "Obsession", ‏ Eternity" kaj "Escape". En 1993 li lanĉis la novigan parfumserio "cK One", unuseksa parfumo taŭga por kaj virinoj kaj viroj. En la sama tempo, ĉi-jare, Klein gajnis la ĉiujaran premion Fashion Designers Award por siaj virinaj kaj viraj kolektoj, tiel iĝante la unua se temas pri gajni ambaŭ premiojn en la sama jaro. Ankaŭ, de ĉirkaŭ 2005, li lanĉis alian popularan parfumon nomitan Euphoria.

Klein vastigis sian komercon preter Usono, kaj hodiaŭ la firmao ankaŭ havas filiojn en Eŭropo, Azio kaj Japanio. La firmao inkludas tri branĉojn: la Calvin Klein-kolekto por viroj, virinoj kaj hejmo; cK por viroj kaj virinoj; kaj "cK ĝinzo" por viroj, virinoj kaj infanoj. Multaj famuloj portas liajn dezajnojn, inkluzive de Justin Bieber, Julia Roberts, Gwyneth Paltrow kaj Sandra Bullock.

Kelkaj el la novigaj reklam-kampanjoj de Klein provokis kritikon, kiel ekzemple polemikaj reklamoj de 1993 en kiuj Kate Moss prezentiĝis nuda en la "heroin ŝik" stilo, kiu inkludis kritikon de la Prezidanto de Usono Bill Clinton por la uzo de tiu stilo; same kiel reklamoj de 1995 kiuj inkludis adoleskantojn en diversaj seksaj scenoj.

En 1986, Klein reedziĝis kun Kelly Rector, kiu laboris en lia firmao. Ili divorcis en 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]