Karl Lagerfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Lagerfeld
Persona informo
Naskonomo Karl Otto Lagerfeld
Naskiĝo 10-an de septembro 1933 (1933-09-10)
en Hamburgo,  Germanio
Morto 19-an de februaro 2019 (2019-02-19) (85-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Nanterre
Lingvoj germanafranca
Loĝloko Villa La Vigie
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Lycée Montaigne
Subskribo Karl Lagerfeld
Familio
Patro Otto Lagerfeld
Patrino Elisabeth Bahlmann
Edz(in)o
Amkunulo Jacques de Bascher
Okupo
Okupo mododezajnisto • fotisto • eldonisto • poŝtmarkdesegnisto • kostumdezajnisto • fashion photographer • modisto • kolektanto • filmreĝisoro • dezajnisto
TTT
Retejo https://www.karl.com/
vdr

Karl Otto LAGERFELD (Hamburgo, 10a de septembro 1933 - Neuilly-sur-Seine, Francio, 19a de februaro 2019) estis germana fasonisto de modo kaj altklasulo, konsiderata unu de la plej influaj famuloj de la dua duono de la 20-a jarcento.​ Lia populareco rilatis ĉefe al lia laboro por la franca firmao Chanel kaj por la itala Fendi, al lia aktiveco kiel fotisto kaj al liaj famaj mododefiloj kaj publikaj aperoj, en kiuj ĝenerale ĉirkaŭis lin famuloj de etoso de spektakloj kaj supermodeloj.

Lagerfeld famis pro sia eliteco kaj ekstercentreco foje propra de snobo, kiu foje kombinis la kulturon de konsumismo kun popularaj steluloj. Komence de la 1990-aj jaroj li elektis nudistojn kaj eĉ italan stelulinon de erotaj filmoj (Moana Pozzi) por sia defilado kun sia kolekto Blanka kaj nigra por la firmao Fendi; onidiras, ke la modokritikistino Anna Wintour eliris ĝenita. Al kritikoj kontraŭ Pozzi, Lagerfeld respondis: «Normalaj virinoj iras kiel Moana kaj kiel manekenoj je 50 %».

Li dezajnis famajn pecojn kiel banvesto kun bobelakvo, vestaĵo kiu ŝajnigis aŭton kun ties antaŭa parto, kaj nombraj ekstravagancaj ĉapeloj. Lagerfeld laboris kiel dezajnisto por la plej gravaj modmarkoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Lagerfeld en la hispana Vikipedio.