Pankreata karcinomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pankreata karcinomoPankreata kancero, adenokarcinomo de la pankreato, estas ne ofta formo de kancero. La afekcio nur en tre malfrua stadio havas simptomojn (ofte iktero, maldikiĝo, kaj/aŭ doloro), pro kio resaniĝo je la momento de la diagnozo malofte eblas. La tumoro povas ekesti en la kapo de la pankreato aŭ en ĝia vosto. La operacio laŭ Whipple ĉe kiu oni forigas la pankreaton kaj grandan parton de la ĉirkaŭa areo, estas unu el la kuracmetodoj; ĉi tiu estas malfacila operacio kiu havas mortriskon de 4-16%. La postviva ŝanco de pankreata karcinomo estas tre malalta: post 5 jaroj malpli ol 5% de la patientoj ankoraŭ vivas. La plejmulto mortas en periodo de kelkaj monatoj. Krom adenokarcinomoj, ankaŭ neŭro-endokrinaj kanceroj povas evolui. Ĉi tiuj kreskas el histoj kiuj produktas i.a. insulinon kaj gastrinon, kaj respektive nomiĝas insulinomoj kaj gastrinomoj. Ĉi tiuj kanceroj estas ankoraŭ pli raraj ol adenokarcinomoj, kaj ankaŭ havas pli bonan prognozon.

Riskfaktoroj[redakti | redakti fonton]

Riskfaktoroj por pankreata kancero povas esti:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]