Onkologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Onkologio (greke όγκος „ŝveliĝo“ kaj λόγος „instruo, scienco“) estas la scienco, kiu traktas la diversajn specojn de kancero.

En malvasta senco onkologio estas la fako de medicino, kiu traktas la preventon, diagnozadon, terapion kaj postmalsanan pacientan prizorgon de agresemaj ("malignaj") tumoroj.

Prevento[redakti | redakti fonton]

Multaj streboj de la kuracistoj kaj laboratoriaj sciencistoj de onkologio celas preventi kanceron aŭ subpremi ĝian disvstiĝon en la korpo de la paciento. Centran signifon havas la ekkono de riskofaktoroj. Pri tiu tasko onkologoj kunlaboras kun epidemiologoj kaj ekzemple statistike evaluas la malsanohistoriojn de grandaj kvantoj da pacientoj. La kono pri riskofaktoroj helpas dumaniere:

  • Se riskofaktoro montriĝas signifa kaŭzo de kanceraj malsanoj, oni provas redukti la aperon de la substanco respektive la kontakton de homoj kun ĝi. Ekzemple eblas decidi pri teknikaj maksimumaj koncentraĵoj de unuopaj substancoj en konstruaĵoj aŭ en home uzataj objektoj. Aŭ eblas difini konsilojn por homa konduto, ekzemple prisana eduko rilate al rezigno pri fumado.
  • Laŭ riskofaktoroj eblas identigi homgrupojn aparte danĝerigitajn pri malsaniĝo, kaj eblas fari serĉajn esplorojn inter la anoj de tiuj grupoj por laŭeble diagnozi malsaniĝon jam en komenca fazo. Celo estas identigi kaj terapii malignan kreskadon de ĉeloj antaŭ ol kancera malsano erupcias.

Esenca parto de ĉia prevento estas la esploro pri ekesto de kancero. El tio povas rezulti novaj vojoj en la prevento, diagnozado kaj terapio de kancero. Ekzistas internacia reto de onkologiaj esploraj centroj, kaj la translima interŝanĝo de informoj fortas.

Diagnozado[redakti | redakti fonton]

Komenco de ĉia serĉo pri kancera diagnozo estas la anamnezo, la intervjuo, en kiu la kuracisto demandas la kuraciston pri simptomoj, riskofaktoroj kaj rilataj informoj. Sur la bazo de la respondoj estas rekomendataj ĝenerale aŭ specife serĉaj esploroj, aparte

Se rezultas aŭ praviĝas la suspekto pri kancero, oni kutime provas ekhavi definitivan diagnozon laŭ la histologia aŭ citologia esploro de histo el la koncerna korpa areo. Samtempe oni provas taksi, en kiu stadio estas la agresema tumoro. Pro la ofte vivdanĝeriga prognozo de kancero unuflanke kaj la severaj riskoj kaj nedezirataj kromefikoj de la terapiaj metodoj aliflanke endas investi multe da energio kaj tempo en tiun diagnozadon – foje ankaŭ pravigeblas apartaj esploraj operacoj.

Terapio[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj terapiaj metodaroj de onkologio estas:

  • kirurgia forpreno de la tumoro(j),
  • radiologia terapio, laŭ kiu al la tumora histo estas direktataj aparte altaj dozoj de joniga radiado,
  • medikamenta terapio per kontraŭkanceraj farmakoj,
  • kaj aldone ankaŭ pliaj medikamentaj traktoj per relative novaj substancoj kiel monoklonalaj antikorpojtirosino-kinazo-malhelpiloj.

La onkologiaj terapiroj celas aŭ la detruon de la tuta tumora histo ("kurativa", do saniga terapio), aŭ, se tio ne plu eblas, la malgrandigon de la tumora histo kun la celo, plilongigi la vivodaŭron de la paciento kaj redukti protumorajn simptomojn ("paliativa", do nur malplidoloriga terapio).

Por diversaj tumoroj establiĝis apartaj terapiaj skemoj, kiuj daŭre optimiĝas en grandaj internaciaj studoj. Laŭ la diagnozata tumora stadio la kuracistoj diskutas kun la pacientoj la unuopajn ŝancojn kaj riskojn de la terapiaj alternativoj. Gravas realisme prijuĝi la ĝeneralan fortecon de la paciento kaj la aldonajn malsanojn, ne rekte ligitajn al la kancero, ĉar ĉiuj terapioj estas aldona streso por la korpo, kiun ĝi devas povi trakti. Eblas kombini plurajn el la supre menciataj terapiaj metodaroj, aŭ kombini ekzemple plurajn medikamentajn terapiojn. Tamen menciindas, ke aparte en progresintaj stadioj malignaj tumoroj malgraŭ ĉiuj esploraj progresoj estas signifa medicina problemo, ofte ne sanigebla, kaj ke la riskoj kaj nedezirataj kromefikoj de la terapiaj metodoj ankaŭ restas granda problemo.

Tial daŭre estas fortaj streboj trovi iajn pli "mildajn" terapiajn metodojn, kiuj efike kontraŭbatalas kancerajn malsanojn sen tiom damaĝi la pacientojn. Ekzemploj de tiaj novaj terapiaj metodoj estas ekzemple

  • altfrekvencoindukcia termoterapio aŭ
  • psikoonkologio por la trakto de psikaj komplikaĵoj de onkologiaj malsanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]