Fendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fendi
emblemo
negocosubtegmenta vendejo • fashion house • entrepreno
Komenco 1925 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo filio
vdr

Fendi estas itala firmao de modo kiu prilaboras luksajn varojn kiu produktas artikolojn de felo, prêt-à-porter, ledo, krom ŝuojn, parfumojn, okulvitrojn, horloĝojn kaj akcesoraĵojn. Ĝi naskiĝis en Romo en 1925;[1]​ aparte, Fendi estas rekonata pro siaj feloj, same kiel pro siaj akcesoraĵoj el tiu materialo kaj el ledo. Ekde 2001 Fendi formas parton de la divizio de “Modo kaj ledaĵaro” de la franca grupo LVMH. Tamen, la sidejo estas en Romo, en la Palazzo della Civiltà del Lavoro (Palaco de la Laborcivilizacio).[2] Aktuale oni konsideras ĝin unu de la plej altnivelaj kaj multekostaj markoj de la sektoro de lukso.

Fendi kunlaboris kelkfoje en kino dezajnante la vestaĵaron de filmoj de kulto kiel Once Upon a Time in America, Evita kaj The Royal Tenenbaums.[3][4] Nombraj reĝisoroj de la 1970-aj jaroj elektis felojn de Fendi por siaj roluloj, por ekzemplo: Luchino Visconti, Federico Fellini, Franco Zeffirelli, kaj Mauro Bolognini.[5] Fendi vestis ankaŭ kinajn stelulilojn kaj famulinojn kiel Sophia Loren, Diana Ross, Jacqueline Kennedy Onassis, Soraya, kaj Liza Minnelli.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fendi en la hispana Vikipedio.